La Puebla de Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Puebla de Castro
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22435
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 419  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 0° 17′ O (mapo)42.1444444444440.28749999999999Koordinatoj: 42° 9′ N, 0° 17′ O (mapo) [+]
Alto 649 m [+]
Areo 29,386249 km² ( 293 8.6 249 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Puebla de Castro (Provinco Ŭesko)
La Puebla de Castro (Provinco Ŭesko)
DEC
La Puebla de Castro
La Puebla de Castro
Situo de La Puebla de Castro
La Puebla de Castro (Hispanio)
La Puebla de Castro (Hispanio)
DEC
La Puebla de Castro
La Puebla de Castro
Situo de La Puebla de Castro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Puebla de Castro [+]
vdr

La Puebla de Castro [laPŬEbla deKAStro] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko Ribagorza, inter la valoj de la riveroj Cinca okcidente kaj Ésera oriente. Ĝi limas okcidente kun Graus, kaj norde kun Secastilla ene de la komarko. Oni parolas variaĵojn de la aragona.

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko La Puebla de Castro mem kiel sidejo de la municipo (649 msm)[1] estas je 82 km oriente de Huesca. Ĉiuj lokoj de la municipoj estas komunikataj laŭ la ŝoseo A-2211 kun El Grado okcidente kaj kun la ŝoseo N-123 sude laŭ kiu kun Olvena okcidente kaj kun Benabarre pli fore oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romiaj restaĵoj de Labitolosa.

Estas restaĵoj de romia, visigota kaj araba epokoj. En loko Castro mem estis la kerno de la Baroneco de Castro, de kio restas romanika preĝejo.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe La Puebla de Castro kie oni malaltiĝis el pli ol 800 loĝantoj en la komenco de la jarcento ĝis malpli ol 300 loĝantoj en 1991, poste oni rekuperiĝis ĝis nunaj 415 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro. La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • Romanika preĝejo de Sankta Romano, en la origina kerno de la Baroneco de Castro, kun ortangula kvarparta navo kun duoncirkla absido kaj abundaj ornamaĵoj.[3][4]
  • Romia kuŝejo de Labitolosa, nome la komplekso de romiaj ruinoj plej bone konservita de la Pireneoj.
  • Monteto Kalvario, apud Labitolosa, kie estas restaĵoj de visigota kaj islama epokoj, de la kastelo de Muns (Qars Muns) kaj de Castro Muñones. Tie naskiĝis en la 8-a jarcento la muladia heroo Bahlul ibn Marzuq.
  • Preĝejo de Sankta Barbara de la 16-a jarcento kun gotika retablo pri Sankta Romano de Antiokio de fino de la 15-a jarcento, devena de la preĝejo de Castro.
  • Lavujo cirkla de Huerta de fino de la 19-a jarcento, kun ringa tegmento al interno por kolekti pluvakvon.
  • Naturaj lokoj kiel padoj por montogrimpado, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
  3. Laglera, C. Inventario de las ermitas de Huesca. Tomo 2. Ribagorza. Huesca, Pirineo, 2019, p. 278.
  4. Aragón hoy. 16-VIII-2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Puebla de Castro en la hispana Vikipedio.