La Rejna Stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Rejna Stelo. Jam antaŭ la Unua Mondmilito estis eldonita en Elzaso en la urbo Mühlhausen bela Esperanta gazeto Elzasa Sonorilo. Post la Unua Mondmilito, Strasburgo fariĝis la centro de tre vigla Esperanto-movado, precipe subtenata de Hubert Ferez, kiu en aŭgusto 1921 komencis eldoni LRS, 4 p. 47x31 en E-a, franca kaj germana lingvoj. Tiu bone redaktata gazeto jam malaperis post la 2-a n-ro. Sed Ferez ne pacienciĝis: en 1924-25 li eldonis „La Stelo“-n (entute 7 n-roj, 4-6 p. 31-33x23-25 presita kaj en junio 1926 li reeldonis LRS bone aŭtografiita kun multaj bildoj 4-6 p. 38-40x28-29. Jan: sept 1929. LRS estis presita 4 p. 43-45x31-32 kaj de jan 1930 ĝi fariĝis parto de La Tribune Esperantiste.