La ciudad de los prodigios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ciudad de los prodigios
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Eduardo Mendoza
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1986
vdr

La ciudad de los prodigios (La urbo de mirindaĵoj) estas romano de la hispana verkisto Eduardo Mendoza publikigita en 1986. La romano rakontas la evoluon de la urbo Barcelono inter la universalaj ekspozicioj de 1888 kaj 1929. Temas pri nekutima historia romano, ĉar pere de la kolektiva memoro de generacio de barcelonanoj, la aŭtoro konstruas literaturan historion kaj la evoluon de socio el dekomenca stagnado ĝis industria, ekonomia kaj socia disvolvigo.

Eduardo Mendoza ekverkis ĝin tuj post La verdad sobre el caso Savolta, lia unua romano, sed poste haltis en Novjorko, dum li verkis El misterio de la cripta embrujada kaj El laberinto de las aceitunas; reveninte en Barcelonon, li pluigis la verkadon ĝis la finkompletigo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La fadeno sekvas Onofre Bouvila, reprezentanto de la plej malaltaj sociaj klasoj, malriĉa junulo kiu iĝas unu el la plej influaj gravuloj de Katalunio kaj eĉ de la cetero de Hispanio: senskrupula rolulo, kiu akaparas povon kaj riĉon pere de inteligentaj kaj kruelaj manovroj. La historion de Onofre Bouvila influis tri virinoj: iam devinistino diris al li, ke unu virino riĉigos lin, dua pintigos lin kaj tria feliĉigos lin. Tiuj tri virinoj ĉu rekte ĉu nerekte havigos al Onofre la necesajn instrumentoin por ascendi socie kaj ekonomie, influos en lia formado kiel rolulo, kaj kreos ĉirkaŭ li tutan mondon.

La starto de Onofre en Barcelono ekis kiel disdonisto de anarkiisma propagando en la konstruado de la estonta Universala Ekspozicio de Barcelono (1888) en la Parko Ciudadela. Oni memoras la devenon de Onofre el montara areo de kie lia patro Joan Bouvila elmigris al Kubo sed sukcesis nur krei falsan riĉon kaj ŝuldojn. Tiukadre, Onofre translokiĝis al la urbo. La anarkiisma agado metis Onofre en komplikan situacion ĉe la Polico, ĝis li estis dungita de Humbert Figa i Morera, advokato de ŝtelistoj kaj alispecaj sbiroj kiu iĝas estro de unu de la grupoj de la loka mafio. En la grupo Onofre plialtiĝas foje eĉ ekster ordonoj de Figa i Morera, kontraŭ rivala grupo de la mafio estrita de Alexandre Canals i Formiga. Onofre en unu tago malmuntas la organizon de Canals i Formiga pere de la murdo de la propra Alexandre kaj de la plej granda parto de liaj sbiroj, sen konsento de Figa i Morera, kaj li enpoviĝas en tiu organizo, kie li trudas Don Braulio kiel estro kaj siajn ĉefajn amikojn, Efrén Castells kaj Odón Mostaza, kiel subulojn.

Kiel ĉefa subulo de Figa i Morera, Onofre ege riĉiĝas pere de la hipoteko de la domo de liaj gepatroj kaj de la nemoveblaĵa spekulado kadre de la urbanizado de Barcelono. Krome, li ricevas de Figa i Morera permeson edziĝi al lia filino Margarita, kaj tiel bopatrigas la advokaton. Tamen ŝia patrino deziras edzinigi Margarita al Canals i Rataplán, filo de la mortinta Canals i Formiga. Por elimini Canals i Rataplán, Onofre ordonas al sia amiko Odón Mostaza murdi lin kaj profitas la krimon por ke la Polico enprizonigu slian amikon kaj tial elimini eblan rivalon ene de sia teamo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

La romanon oni kinigis per samnoma filmo fare de Mario Camus en 1999.

Referencoj[redakti | redakti fonton]