La fajroj de Bride

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La fajroj de Bride
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La fajroj de Bride (angle The Fires of Bride) estas romano de Ellen Galford eldonita en 1986. Ĝi prezentas feminisman interpreton de la kelta diino kaj kristana sanktulo Bride kaj la diino Cailleach, kaj satirajn komentojn pri skota identeco, pere de plurnivele enkadriga rakonto.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La fajroj de Bride okazas sur fikcia insulo Cailleach en la Foraj Hebridoj, nomita pro la diino Cailleach. Ĝi havas kvarnivelan enkadrigan strukturon, kies dua kaj tria niveloj estas la plej evoluigitaj. Ĝi enhavas elementojn fantastajn kaj gotikajn.

La plej ekstera kadro estas rakonto pri televida novaĵisto, Lizzie, sendita por fari dokumentfilmon pri la insulo. Ŝi amikiĝas kun la loka gastejestro Ina Isbister, la kuracisto Catriona MacEochan, kaj la artisto Maria Milleny. Fine de la romano la estro de Lizzie nuligas la filmon kaj ŝi rezignas sian laboron por verki libron pri Maria.

La duanivela rakonto estas la rakonto de Maria. Ŝi komencas kiel pentristo en Anglujo, naskita de patrino kiu elmigris de Cailleach. Dum malfeliĉa tempo, kiam ŝi perdis sian kreemon, Catriona invitas ŝin al la insulo. Ŝi ekkonas la ruinon de mezepoka monaĥinejo de Bride, elfosata de la arkeologo Stephanie Stonebridge. Catriona pagas la elspezojn de Maria, kaj iom post iom konfidas al ŝi, ke ŝi estas sperta okultisto. Catriona instruas al Maria pri la diinoj Bride kaj Cailleach, kaj Maria renkontiĝas kaj amoras kun praula fantomino. Poste revenas al ŝi ŝia krekapablo. Ŝi eklaboras ĉe benzinejo kaj faras skulptaĵojn de monaĥinoj el ruba metalo. Kiam la benzinejo estas aĉetita de nova mastro, kiu faras ĝin fabriko de malmultekostaj kaj neaŭtentikaj skotaj suveniroj, ŝi kun la aliaj dungitinoj kaŝas sur la produktoj maloptimismajn faktojn pri Skotujo kaj politikajn mesaĝojn. Dume la arkeologoj malkovras la skeleton de la praulino de Maria, kaj en la kastelo da Catriona aperas ekzemplero de perdita apokrifa evangelio, la Libro de Bride. Catriona kaj Maria decidas publikigi la Libron de Bride. Per la mono ŝi faras la fabrikon kooperativo. Post klimaksa konflikto pri ŝia majstra skulptaĵo de Bride kun la loka pastro, Murdo MacNeish, kiu opinias ĝin pagana, li malkovras ke li estas ŝia onklo, kaj tiel ŝokiĝas ke li tuj mortas de sufokiĝo je haringo, kiun li estas manĝanta.

La trianivela rakonto temas pri Mhairi, la praulino de Maria kies fantomon ŝi renkontas. Ŝi estas monaĥino kiu elektis tiun vivon prefere ol edziniĝi kontraŭvole al viro kiun ŝi ne deziras. La monaĥinoj sekrete prezervas la Libron de Bride kaj ŝian sanktan fajron. Tamen la monaĥinejo estas subpremita de la ekleziaj aŭtoritatoj kaj fine detruita de vikinga razio. De la Libro de Bride saviĝas nur ekzemplero kiun Mhairi sukcesas transdoni sekrete al sia fratino, kaj kiun Catriona kaj Maria poste retrovos.

La kvaranivela rakonto estas la Libro de Bride mem. En ĝi Jesuo havas ĝemelan fratinon, kiun Bride, la akuŝistino, sekrete forportas, kaj kiun oni forgesas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Jean Troy-Smith reliefigas la rolon de retrovita virina memoro. Maria, la artistino, rekuperas preskaŭ perditan virinan memoron kaj kaŝitan tradicion pri siaj pradiinoj kaj patrina lando, kiu havas la povon rezisti kontraŭ patriarka subpremado. Ŝian vidpunkton leganto facile alprenas dum ŝi provas interpreti la fantomon de Mhairi. Troy-Smith ankaŭ indikas la solidaran financan patronecon de Catriona al Maria, kaj poste de Maria al Lizzie, kiel necesan kondiĉon de psika resaniĝo kaj arta kreado.[1]

Monica Germanà elstarigas la satiran aspekton de la romano kiel parodion de gotika literaturo subfosantan naciajn kaj seksajn identecojn. La interpretoj de la rolantoj pri sociaj identecoj ade montriĝas nefidindaj: la stereotipoj de la kolegoj de Lizzie pri Skotujo, la teorioj de la arkeologoj kaj de Lizzie mem pri la ruinoj de Cailleach, la superstiĉoj kiujn Isa elpensas kaj false rakontas kiel tradiciajn, la multaspekta karaktero de Catriona, kaj la nenormigeble plurforma mito de Bride.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Troy-Smith, Jean. 1996. Called to Healing: Reflections on the Power of Earth's Stories in Women's Lives. Albany, New York: State University of New York Press, p. 117-141.
  2. Germanà, Monica. 2010. Scottish Women's Gothic and Fantastic Writing: Fiction Since 1978. Edinburgh: Edinburgh University Press, p. 68-73.