La hoja roja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La hoja roja
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Delibes
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1959
vdr

La hoja roja (La ruĝa folio) estas romano de la hispana verkisto Miguel Delibes publikigita en 1959. La intrigo temas pri la vivo de maljunulo, inter soleco kaj sento de baldaŭa morto. La titolo La ruĝa folio aludas al antaŭlasta folio en kajereto de fumpapero, kiu per ruĝa strio avertas la konsumanton, ke baldaŭ ĝi elĉerpiĝos: tio estas simbolo por la protagonisto, ke baldaŭ finiĝos ankaŭ lia propra vivo. Tiel la temoj de la verko estas la soleco kaj la morto.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Don Eloy estas 70-jarulo, ĵus emerita, kiu laboris kiel municipa funkciulo en provinceca urbo. Lia edzino mortis kiam ŝi estis ankoraŭ juna. Lia nura filo vivas en Madrido kaj ili ne havas fortan rilaton. La rutino de Eloy konsistas en longaj promenadoj kun lia amiko Isaías kaj babiladi kun la juna servistino kiu laboras kaj loĝas en lia hejmo. La konversacioj de la du viroj temas ĉiam pri la pasinteco, dum tiuj de la servistino Desi pri lia vilaĝo, de kiu ŝi devis elmigri kaj kiu ege mankas al ŝi. Eloy ĉiam esperatendas leteron el sia filo priokupe pri li, sed tiu neniam alvenas. Kiam lia amiko Isaías mortas, Eloy decidas translokiĝi al Madrido kaj pasigas iom da tempo ĉe sia filo. Sed li sentas sin neamata kaj decidas reveni hejmen kun Desi, la nura persono por kiu li ne estas pezo. La junulino, kies nura deziro estis edziniĝi al fianĉo de ŝia vilaĝo, nome Picaza, seniluziiĝas kiam tiu fripono fifaras murdon kaj estas enkarcerigita. Vidante, ke ili havas nur unu la alian, Eloy le proponas al la junulino konvengeedziĝon kiu rezultus en la faktoj, ke ŝi heredos la havaĵon de Eloy je lia morto, kaj ricevos vidvinan pension. Ŝi akceptas.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

La romano estis adaptita al teatro fare de la propra Delibes mem kaj premierita en 1986 en la teatro Calderón de Valladolid. Ĝi estis reĝisorita de Manuel Collado kaj ĉefrolulita de Narciso lbañez Menta kaj María Fernanda D'Ocon.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fernández, S. (2012). «Como una buena mujercita de su casa, un vistazo a la mujer del campo a través de la novela de Miguel Delibes: La hoja roja». Konsultita la 9an de aprilo 2020.
  2. Torres, Rosana (8a de septembro 1986). «El montaje de 'La hoja roja' deja a Miguel Delibes "destartalado"». El país. El País. Konsultita la 10an de aprilo 2020.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La hoja roja en la hispana Vikipedio.