La homo; la vojaĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La homo; la vojaĝoj (originale O homem; as viagens, en la portugala) estas poeziaĵo de la brazila poeto Carlos Drummond de Andrade. Tiu poeziaĵo aperis unuafoje en la libro As impurezas do branco ("La malpuraĵoj de la blanko"), eldonita en 1973. Ĝi troviĝas en Esperanto sub la titolo "La homo; la vojaĝoj", tradukita de Aloísio Sartorato, en la antologio Brazila Esperanta Parnaso, eldonita en 2007.

Analizo[redakti | redakti fonton]

En "La homo; la vojaĝoj" Carlos Drummond de Andrande faras ian resumon sub la formo de pensemo kaj diveno pri la homa estonteco post la vojaĝo al la Luno, okazinta kelkajn jarojn antaŭ ol la verkado de tiu poeziaĵo, en 1969. La homo estas traktita kiel elstara esploristo, scivolema, nesatigebla, tamen ĉar ignoranta sian propran naturon, sian propran animon. Rimarkendas, ke per "homo" la poeto ne celas unu individuon, sed la tutan homaron. Do, kiam li mencias la internan esploron ("La malfacila, la danĝerega vojaĝo / enen de si mem"), li ne celas vojaĝon de individuo enen de si mem, sed de homo en homon, ne nur por memkomprenado, sed por kunkomprenado, kvazaŭ la homaro estus unu sola estulo. Tion atestas la lastaj versoj de la verkaĵo: "(...) eltrovante interne de si mem / la eternan kaj nesuspektatan ĝojon de / kunvivado".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]