La lengua de las mariposas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lengua de las mariposas
filmo
Originala titolo La lengua de las mariposas
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1999
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) José Luis Cuerda
Produktisto(j) Fernando Bovaira • José Luis Cuerda
Scenaro José Luis Cuerda • Manuel Rivas • Rafael Azcona
Filmita en Pontevedro • Allariz
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Alejandro Amenábar
Rolantoj Fernando Fernán Gómez • Elena Fernández • Manuel Lozano • Uxía Blanco • Jesús Castejón • Willy Toledo • Tamar Novas • Roberto Vidal Bolaño • Celso Bugallo Aguiar • Xosé Manuel Olveira • Eduardo Gómez Manzano • Fely Manzano • Gonzalo Uriarte • Alexis de los Santos
Produktinta firmao Sogecine 
Las Producciones del Escorpión
IMDb
vdr

La lengua de las mariposas (La lango de la papilioj) estas hispana filmo reĝisorita en 1999 de José Luis Cuerda, kun scenaro de Rafael Azcona bazita sur tri rakontoj de la hispana verkisto Manuel Rivas, nome La lengua de las mariposas, Un saxo en la niebla kaj Carmiña el kolekto de galegaj rakontoj Que me queres, amor? kaj de ties posta traduko al kastilia lingvo ¿Qué me quieres, amor?​.[1] La filmo trairas la lastajn tagojn de la respublika reĝimo en Galegio kaj la unuajn tagojn de la frankisma kontrolo dum la Hispana Enlanda Milito ĉefe tra la rigardo de infano, lia rilato kun lia instruisto kaj kun la ceteraj lokanoj de malgranda rura loko.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Vintre de 1935. Moncho, 8-jaraĝa devas komenci iri al la bazlernejo, kaj post ekpaniko, entuziasmiĝas pri la afabla sinteno de la instruisto, kiu kondutas sin cele al la libereco (Fernando Fernán Gómez). Moncho multe lernas.[3] Hejme la patrino estas konservema, dum la patro progresema (kio oftis tiam en rura Hispanio). La 15-jaraĝa frato de Moncho funkcias de ponto inter tiu kaj la plenkreskuloj.[3]

Je la eksplodo de la milito alvenas informoj pri la kapto de respublikanoj fare de la insurekcia flanko. Konscia, ke ankaŭ la edzo povus esti arestita, ŝi devigas la familion ŝanĝiĝi el kontaktoj kun amikoj por iĝi iliaj malamikoj. La lokanoj denuncas inter si. Kiel konsekvenco, la instruisto Don Gregorio kaj aliaj lokanoj estis arestitaj en kamiono kaj la familio de Moncho unuiĝas al tiuj kiuj insultas la arestitojn. En la fina sceno de la filmo Moncho kuras malantaŭ la kamionon plorante, insultante Don Gregorio kaj ĵetante ŝtonojn kontraŭ ili.[3]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reolid Solano, S. (2007). La voz de la memoria en la adaptación cinematográfica de "La lengua de las mariposas" (Memoria de investigación). Universitat de les Illes Balears.
  2. Guisasola, Dana (2015). «La lengua de las mariposas, una lectura». Cuadernos para investigación de la literatura hispánica (40): 409-420. ISSN 0210-0061. Konsultita la 14an de Marto 2021.
  3. 3,0 3,1 3,2 ​ Romea Castro, Celia (01/10/2001). «Lectura a cinco bandas: «La lengua de las mariposas»». Comunicar. Konsultita la 14an de Marto 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]