La logiko de la kolektiva agado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

"La logiko de la kolektiva agado: Publika bonhavo kaj la teorio de grupoj" (angle: The Logic of Collective Action: Public Goods and the Theory of Groups) estas libro de Mancur Olson, Jr., unuafoje publikigita en 1965. Ĝi prezentas teorion de politika scienco kaj ekonomiko pri koncentritaj avantaĝoj kontraŭ ĝeneralaj kostoj.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La libro kontraŭstaris al la tiam akceptita opinio ke

  1. se ĉiuj en grupo (de ajna grandeco) havas komunan intereson, tiam ili agos kolektive por atingi ĝin; kaj
  2. en demokratio la plej granda zorgo estas ke la plimulto volas tiranece agi kaj ekspluati la malplimulton.

La libro argumentas kontraste, ke individuoj en ajna grupo provanta kolektivan agon havas instigon senkoste profiti de la penoj de la aliaj, se la grupo provizas publikan bonhavon. Individuoj ne povos senkoste profiti en grupoj, kiuj provizas avantaĝojn nur al aktivaj kunlaborantoj.

Pure publikaj bonhavoj estas bonhavoj ne-ekskludeblaj (do pri kies konsumo unu persono kutime ne povas ekskludi alian) kaj ne-rivalecaj (la konsumado de la bono fare de unu persono ne influas la konsumadon fare de aliaj kaj inverse). Tial sen apartaj instigoj al partopreno kolektiva agado malverŝajne okazos, eĉ kiam ekzistas grandaj grupoj de homoj kun komunaj interesoj .

La libro ankaŭ notis ke grandaj grupoj alfrontos relative altajn kostojn, kiam ili provas organiziĝi por kolektiva agado, dum malgrandaj grupoj alfrontos relative malaltajn kostojn. Krome individuoj en grandaj grupoj akiros malpli laŭ persono per sukcesa kolektiva agado; individuoj en malgrandaj grupoj akiros pli laŭ persono per sukcesa kolektiva agado. Tial sen apartaj instigoj la intereso je grupa agado malgrandiĝas se la grupo grandiĝas, tiel ke grandaj grupoj estas malpli kapablaj agi en ilia komuna intereso ol malgrandaj.

La libro konkludas ke kolektiva agado de granda grupo malfacile atingiĝas eĉ kiam ili havas komunajn interesojn. Krome aperas situacioj, kie la malplimulto (kunligita per koncentritaj apartaj instigoj) povas superregi la plimulton.

Fonto[redakti | redakti fonton]