La nigra libro de la komunismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nigra libro de la komunismo (originale en la franca Le Livre noir du communisme) estas libro kiu celas listigi, prezenti murdojn, mortojn, pri kiuj respondecas la t.n. komunisma sistemo, la komunistoj mem. La franclingva libro aperis en novembro de 1997 kaj ekigis tuj akrajn politikajn diskutojn en politikaj rondoj.

La verkintoj havis duoblan celon: obstakli la forgeson (travail de mémoire) kaj analizon de la diversaj punoj, perfortoj, murdoj en la funkciado de la t.n. komunismo.

Stephan Curtois lanĉas la ideon pri nurenberga proceso de la komunismo. Laŭ la libro, la komunismaj ŝtatoj efektivigis punojn kontraŭ la homaro, militajn krimojn, krimojn kontraŭ la krimo. Celo de la libro estis la pruvo, ke la komunismo kaŭzis pli da morto ol la faŝismo (laŭ la libro 4-foje pli)

La libro okupiĝas aparte pri krimoj en Sovetunio, Ĉinio, pri pliaj aziaj landoj (Nord-Koreio, Vjetnamio, Laoso, Kamboĝo), Orient-Eŭropo kaj pri aliaj evoluintaj landoj de la Tria mondo.

Viktimoj de la komunismo, laŭ la libro

Laŭ la libro, la komunismo kaŭzis morton de ĉ. 100 milionoj de personoj:

Kritiko

La verkistoj arbitre kalkulis ĉiun morton pro enlanda milito, malsatmorto, nombron de nenaskiĝontoj pro morto de la gepatroj ks. por atingi la deziritan viktiman nombron. Ilia fonto estas laŭdire nun nekontrolebla pro fermo de la arĥivoj en Rusio (tiam malfermaj).


Verkistoj

  • Stéphane Courtois
  • Nicolas Werth
  • Jean-Louis Panné
  • Andrzej Paczkowski
  • Karel Bartosek
  • Jean-Louis Margolin

Vidu ankaŭ

La nigra libro de la kapitalismo

Literaturo

  • A kommunizmus fekete könyve : Bűntény, terror, megtorlás, Nagyvilág Kiadó, Budapest, 2000. ISBN 963-9175-09-9
  • S. Courtois, N. Werth ,J.L. Panne, A. Paczkowski, K. Bartosek, J.L. Margolin, J. Gauck, E. Neubert: Das Schwarzbuch des Kommunismus - Unterdrückung, Verbrechen und Terror. Piper Verlag, München 2004, ISBN 3-492-04053-5
  • Jens Mecklenburg: Roter Holocaust'? Kritik des Schwarzbuchs des Kommunismus. Konkret Lit.-Vlg., H. 1998, ISBN 3-89458-169-7
  • Horst Möller: Der Rote Holocaust und die Deutschen. Piper-Verlag, März 1999, ISBN 3-492-04119-1
  • Gerd Koenen: Utopie der Säuberung. Was war der Kommunismus? Alexander Fest Verlag, Berlin, ISBN 3-8286-0058-1

Eksteraj ligiloj