La venganza de Don Mendo (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La venganza de Don Mendo
filmo
Originala titolo La venganza de Don Mendo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1961
Ĝenro komedia filmo
Kameraado José F. Aguayo
Reĝisoro(j) Fernando Fernán Gómez
Rolantoj Fernando Fernán Gómez • Paloma Valdés • Juanjo Menéndez • Antonio Garisa • Joaquín Roa • Lina Canalejas • María Luisa Ponte • José Vivó • Paula Martel • Paco Camoiras • Pilar Gómez Ferrer • Fernando Sánchez Polack • Joaquín Pamplona • Julio Goróstegui • Luis Varela • Amparo Baró • Luis Barbero • Luis Prendes • Xan das Bolas • Alejandro Ulloa
IMDb
vdr

La venganza de Don Mendo (La revenĝo de Don Mendo) estas hispana filmo de 1961 verkita kaj reĝisorita de Fernando Fernán Gómez. Ĝi estis protagonistigita ĉefe de li mem, kun Paloma Valdés, Juanjo Menéndez, Antonio Garisa, Joaquín Roa kaj Lina Canalejas.[1]

Temas pri kina adaptaĵo de samnoma teatraĵo de 1918 de Pedro Muñoz Seca.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas per bonhumora tono ("astrakaneca komedio") la aventurojn de Don Mendo Salazar, Markizo de Cabra (Fernando Fernán Gómez). Perdinta sian tutan monon per kartludo, li venas ĉe sia amatino, la filino de grafo, amiko de la Reĝo, nome Magdalena (Paloma Valdés). Tie malkovras ilin ŝia fianĉo, Don Pero, Duko de Toro.[2] Don Mendo ŝajnigas sin ŝtelisto por eviti atakon al ŝia honoro kaj estas malliberigita. Kvankam Don Mendo promesis al ŝi, ke li diros nenion pri ilia amafero, ŝi petas al sia patro, ke oni ekzekutu lin. Don Mendo fuĝas danke al helpo de sia amiko Moncada, kaj klopodas por realigi revenĝon kontraŭ Magdalena, ŝajnigante sin kiel seksalloga menestrelo por povi alproksimiĝi al ŝi.[3]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Fernando Fernán Gómez kiel Don Mendo Salazar, (markizo de Cabra).
  • Paloma Valdés kiel Magdalena.
  • Juanjo Menéndez kiel Don Pero Collado, duko de Toro.
  • Antonio Garisa kiel la reĝo Alfonso la 7-a.
  • Joaquín Roa kiel Don Nuño Manso de Jarama.
  • Lina Canalejas kiel la reĝino Berenguela.
  • María Luisa Ponte kiel Doña Ramírez.
  • José Vivó kiel la markizo de Moncada.
  • Paula Martel kiel maŭrino Azofaifa.

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «La venganza de Don Mendo». El Mundo. Konsultita la 23an de aprilo 2016.
  2. La tuta komedio estas plenplena je vortoludoj kaj kulturaj sugestoj, ekzemple Toro aludas al "kornoj", kiel simbolo de edzintrompado, same kiel Cabra, pro la hispanlingva annomo "cabrón" kun triobla signifo.
  3. La tuta historio estas sensencaĵo: en la fina sceno ĉiu grava rolulo murdas la antaŭan murdinton kaj ĉiuj restas sursceneje kiel kadavramaso, nome nigra humuro, por plenumi hispanlingvan diraĵon "murió hasta el apuntador" (mortis eĉ la sufloristo) kiel parodio de tro tragediecaj tragedioj, sendepende de kiu el ambaŭ aferoj estis unua.