La vida inesperada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vida inesperada
filmo
Originala titolo La vida inesperada
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2014
Ĝenro komedia dramo
Kameraado Kiko de la Rica
Reĝisoro(j) Jorge Torregrossa
Scenaro Elvira Lindo
Muziko de Lucio Godoy • Federico Jusid
Rolantoj Javier Cámara • Raúl Arévalo • Tammy Blanchard • Sarah Sokolovic • Carmen Ruiz • Gloria Muñoz
IMDb
vdr

La vida inesperada (La neatendita vivo) estas hispana filmo de 2014 reĝisorita de Jorge Torregrossa, pri scenaro de la verkistino Elvira Lindo, kun ĉefroluloj Javier Cámara kaj Raúl Arévalo. Ĝi premieris en Hispanio la 25an de aprilo 2014. Temas pri la dua longa filmo de ĝia reĝisoro, post Fin en 2012.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Juanito (Javier Cámara) estas aktoro kiu translokiĝis al Novjorko serĉe de sukceso. Tamen post tempo en Usono, li ne atingis tion. Unu tagon trafas lin la vizito de Jorge (Raúl Arévalo), kuzo lia kiu ŝajne ja sukcesis en la vivo, havante bonan laborpostenon, altan salajron kaj tujan geedziĝon. De la kunvivado inter ambaŭ oni malkovros la realon kiu estas malantaŭ la vivo de ĉiu el ambaŭ protagonistoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Javier Cámara estas Juanito.
  • Raúl Arévalo estas Jorge.
  • Tammy Blanchard estas Jojo.
  • Sarah Sokolovic estas Holly.
  • Carmen Ruiz estas Sandra.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La vida inesperada en la hispana Vikipedio.