Laborista Esperanto-movado en Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antaŭ la Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Sekve de decido favora al E, alprenita de la Int. Kontraŭmilita Kongreso (Amsterdam, 1902), la franca kontraŭmilita sekcio organizis en Parizo dum vintro 1902-1903 kelkajn E-kursojn, kiuj liveris al la lab. E-movado la unuajn propagandistojn. En 1905 fondiĝis en Parizo sekcio de "Paco-Libereco", celanta propagandi E-n en ĉiuj antaŭenemaj medioj: socialistaj, anarkiistaj, sindikataj kaj kooperaj. Kursoj estis organizitaj ĉe kooperativoj, socialistaj sekcioj kaj popolaj universitatoj. Cirkuleroj, kantoj, alvokoj, poŝtkartoj kaj prop. broŝuroj estis eldonitaj. Tiam Berthelot kreis la gazeton Int. Socia Revuo, kiu fariĝis la organo de "Paco-Libereco". Post kelkaj jaroj la asocio kuniĝis kun E-ista Laboristaro"; ŝanĝis la titolon je "Liberiga Stelo"; la sidejo estis en Paris. En 1910 membroj de Socialista Partio fondis ESFIO-n (Franca E Sekcio de la Int. Laboristaro). La sidejo estis en Paris. La grupo celis propagandi E-n en la Socialista Partio la sekr. estis Senrono. - En 1911, la sindikatanaj E-istoj fondis Sindikatan E-istan Federacion, kies sidejo estis en la Pariza Laborborso. Kunvenoj okazis akurate ĉiulunde kaj estis iom multnombre vizititaj. - En 1912 ekaperis Le Travailleur E-iste (La Laborista E-isto), kies prizorganto estis Louis kaj poste Habert. Tiu monata gazeto efike helpis al varbado en la sindikatoj. - Tiam en Paris tre bruis seso da Idistoj, kies agado malhelpis la propagandon. En la gazeto "La Bataille Syndicaliste" okazis polemiko pri la temo "Esperanto-Ido", kiun sekvis kontraŭparolado en la laborborso; la paroladoj, stenografiitaj, aperis broŝure. Ĉio estis aranĝita de la Sind. Fed.

Inter la du mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

Post la milito mankis kelkaj el la plej agemaj propagandistoj: Aizieres, Raimond, Senrono, Souchaix, Blangarin k. a. Sed novaj adeptoj revigligis la Esperantan aferon, laŭ klasbatala principo. Grupoj formiĝis en kelkaj urboj. Kursoj kal kunvenoj estis organizitaj. En aŭgusto 1919 Eugène Adam (Lanti) publikigis franclingvan broŝureton.

Le Travailleur Espérantiste reaperis ĉiumonate de aŭgusto 1919. La redakcia sekretario estis Eugène Adam kaj la administranto L. Glodeau. La unuaj numeroj estis redaktataj plejparte en franca lingvo; de marto 1920 ĝi aperis Esperantlingve (kelkaj numeroj havis suplementon en franca lingvo). Fariĝinte la organo de Liberiga Stelo, internacia asocio restarigita en 1920, ĝi ĉesis aperi, kiam tiu asocio fariĝis SAT. Ĝin anstataŭis Sennacieca Revuo. Ĝi helpis la reorganizon de la movado: Restariĝis la Sindikata E Federacio kaj ESFIO. Ankaŭ estis fondita tipografiista grupo, kiu disiĝis iom poste pro skismo en la sindikatoj.

En 1921 fondiĝis, okaze de la unua postimilita kongreso de SFPE en Orleano, la Federacio de Revoluciemaj Esperantistoj franclingvanaj, kiu poste iĝis en 1923 Fédération Espérantiste Ouvrière (Laborista Esperantista Federacio). Tiu ĉi asocio funkciis kiel komuna tegmento de ĉiuj francaj laboristaj esperantistoj ĝis 1932, kiam la parto el la komunistoj skismis por fondi la Proletan Esperantistan Federacion (Fédération Espérantiste Prolétarienne, FEP), kiu ligiĝis al IPE, dum FEO restis LEA ligita al SAT. Iom poste kelkaj socialistoj siavice restarigis la antaŭmilitan ESFIO.

En 1936, FEO kaj FEP reunuiĝis en la kadro de Fédération Espérantiste du Travail (FET), sed jam post unu jaro forlasis ĝin la subtenantoj de SAT, kiuj plu kunvenis en la kadro de la komence neformala grupo SAT-Amikaro, kiu poste evoluis al memstara asocio.

Post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

SAT-Amikaro kaj FET ambaŭ restariĝis post la milito, kaj plu ekzistas ĝis nun. SAT-Amikaro, la plej forta el ambaŭ, daŭre funkciadas kiel sendependa asocio ligita al SAT per la Gotenburga konvencio. Dume FET, kiu restis fidela al la defendo de Sovetio ĝis 1991, kaj tiam agis en la kadro de Mondpaca Esperanto-Movado, nun estas ligita de 2002 al Espéranto-France per kunlabora kontrakto.

Notindas, ke aktuale multaj membroj estas komunaj al ambaŭ asocioj.