Ladies View

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de sur Ladies View al lago Upper Lake

Ladies View (angle: Videjo de sinjorinoj) estas belvidejo en Graflando Kerry en Irlando. Ĝi situas ĉ. 13 km sude de Killarney ĉe nacia vojo N71, parto de la turisma itinero Ringo de Kerry, kaj apartenas al la nacia parko Killarney.

Laŭdire ĝia nomo devenas de vizito de la brita reĝino Viktorino en 1861, kiam la korteganaj sinjorinoj admiris la belan vidon. Eblas vidi la tri Lagojn de Killarney (Lough Leane, Muckross Lake, Upper Lake) kaj la montaron Mcgillycuddy's Reeks.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 51° 58′ 05″ N 9° 35′ 40″ U / 51.96806 °N, 9.59444 °U / 51.96806; -9.59444 (mapo)