Lago Xingkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xingkai / Ĥanka
ĉine: 兴凯湖 ruse: Озеро Ханка
lago
Bildo de Landsat 7
Oficiala nomo: 兴凯湖 / Озеро Ханка
Landoj Rusio Rusujo, Popola Respubliko Ĉinio Ĉinujo
Teritorio Siberio
Regiono Ĉemara Regiono
Provinco Hejlongĝjango
Historia regiono Dinastio Liao
Fervojo Transsiberia fervojo
Forfluanto Sungaĉa
Supermara alteco 68−70 m s. m.
Longo 90 km (56 mi)
Larĝo 45 km (28 mi)
Profundo 10,6 m
Volumeno 18 300 000 000 m3 (646 258 401 003 cu ft)
Akvokolektejo 16 890 km² (1 689 000 ha)
Areo 4 070 km² (407 000 ha)
Ramsar-malsekejo Naturrezervejo de Ĥanka, Nacia Naturrezervejo de Lago Xingkai
Baseno de la rivero Amuro, kun Lago Xingkai sube kaj dekstre
Baseno de la rivero Amuro, kun Lago Xingkai sube kaj dekstre
Baseno de la rivero Amuro, kun Lago Xingkai sube kaj dekstre
Vikimedia Komunejo: Lake Khanka
Map

Lago Xingkai (en simpligita ĉina skribo 兴凯湖, tradicia ĉina skribo 興凱湖, pinjine Xīngkǎi Hú, EPĈ-sisteme Ŝingkaj) aŭ Lago Ĥanka (ruse о́зеро Ха́нка) estas nesala lago sur la limo inter Ĉemara Regiono, Rusujo, kaj provinco Hejlongĝjango, Nordorienta Ĉinujo (ĉe 45° 0′ N 132° 25′ O / 45.000 °N, 132.417 °O / 45.000; 132.417 (mapo)).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La norda bordo de Lago Xingkai en Ĉinujo

Lago Ĥanka, la plej granda lago en Ĉemara Regiono, situas en la centro de la Ĥankaa malaltejo sur la bordo kun la Popola Respubliko Ĉinujo en Hejlongĝjango. La norda parto de la lago apartenas al Ĉinujo kaj la cetero al Rusujo. La lago estas pirforma, kun etendaĵo en la norda parto. La supra areo multe varias laŭ la klimataj kondiĉoj. La maksimuma vasto estas 5010 km², la minimuma 3940 km². La longo estas proksimume 90 km kaj la maksimuma larĝo 67 km. 24 riveroj enfluas Lagon Ĥanka, kaj nur unu elfluas, la Rivero Sungaĉa, kiu konektas ĝin al la Ussuri, kaj tiu al la Amura riversistemo.[1]

Lago Xingkai estas riĉa je faŭnaj kaj flaŭraj specioj. En 1971, la Ramsar-Interkonsento donis al la lago statuson de internacie grava malsekejo. En 1990, oni organizis la Naturrezervejon de Ĥanka en parto de la tiam Sovetia baseno de Lago Ĥanka. En Aprilo 1996, interkonsento estis subskribita de la registaroj de la Rusa Federacio kaj la Popola Respubliko Ĉinujo pri starigo de internacia Rus-Ĉina naturrezervejo ĉirkaŭ la lago, konsistanta el la Rezervejo de Ĥanka en Rusujo kaj la ĉina Rezervejo de Xingkai Hu.

La malsekejoj de la baseno de lago Ĥanka (Водно-болотные угодья озера Ханка, Vodno-bolotnye ugod'ya ozera Khanka) prezentas unikan naturan sistemon. La malaltejo Prihanka kaj la lagbordoj mem havas marĉecan terenon. Tiel nomataj fandaĵplantaj komunumoj, konsistantaj el diversaj specioj de ciperacoj kaj gresoj, formas solidan herbaron kovrantan la lagsupron tra dekoj da kvadrataj kilometroj. Diversaj ekosistemoj enestas, kiel herbejoj (de marĉaj ĝis stepaj), herbarbaroj, arbostepoj, kaj stepplantaj komunumoj. En la lago mem estas multaj specioj de fiŝoj kaj akvaj senvertebruloj, el kiuj multaj estas endemiaj. Loĝas en la lago 52 specioj de fiŝoj, interalie karpoj, perkoj, katfiŝoj, kaj ĥanedoj. Pluraj birdoj nestas aŭ haltas ĉe la lago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lake Profile: Khanka (Xingkai). LakeNet. Alirita 11-a de novembro 2012.