Lago de Lungern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lago de Lungern
Lungerersee
Lago de Lungern vidita de Kaiserstuhl
Lago de Lungern vidita de Kaiserstuhl
Koordinatoj 46°48′9″N 8°9′48″O  /  46.8025°N, 8.16333°O / 46.8025; 8.16333 (Lago de Lungern)Koordinatoj: 46°48′9″N 8°9′48″O  /  46.8025°N, 8.16333°O / 46.8025; 8.16333 (Lago de Lungern)
Speco de la lago Natura baraĵlago
Ĉefaj fontoj Lauibach, Eibach
Ĉefaj elfluoj Sarner Aa
Areo de la baseno 113 km²
Landoj de la baseno Svislando
Maksimuma longo 3,5 km
Maksimuma larĝo 1,0 km
Surfaca areo 2,01 km²
Averaĝa profundo 33 m
Maksimuma profundo 66 m
Akva volumeno 0,35 km³
Restad-tempo (de laga akvo) 1,0 jaroj
Surfaca alto 688 m
Setlejoj Lungern, Kaiserstuhl, Obsee
v  d  r
Information icon.svg

Lago de Lungern (germane Lungerersee) estas natura baraĵlago en kantono Obvaldo en Svislando. La surfaca areo de la lago mezuras 2,01 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Lago de Lungern situas 4 kilometrojn norde de la Brünig-Pasejkulmino. El ĝi fontas la rivero Sarner Aa, kiu senakvigas la valon de Obvaldo. La lago situas komplete sur la teritorio de la komunumo Lungern. Ĉe la bordo de la lago situas la vilaĝoj Bürglen-Kaiserstuhl, Obsee kaj Lungern. Laŭlonge de la orienta bordo de la lago kondukas la Brünig-Pasejvojo kaj la Brünig-Fervojo.

La lago postrestis post la fordegelo de glaĉero de la lasta malvarmepoko antaŭ iom pli ol 10000 jaroj. La fruntmoreno ĉe Kaiserstuhl formas naturan baraĵon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 18-a jarcento la loĝantaro de Lungern decidis malaltigi la nivelon de la Lago de Lungern por gajni kultiveblan terenon. Oni konstruis kanalon, kiu post interrompoj pro la krizo, kiun kaŭzis la franca revolucio, povis en la jaro 1790 esti malfermita. La lagonivelo malaltiĝis 35 metrojn. Centjaroj poste la kompanio Zentralschweizerische Kraftwerke aĉetis la lagon kaj per digo fermis la kanalon kaj replenigis la lagon en la jaroj 1926 ĝis 1927. La domoj, kiuj estis konstruitaj sur la iama lagogrundo estis rekonstruita en la vilaĝo mem. [1]

En la jaro 1999 oni trovis en du naftobareloj encementigitaj kadavroj dum malalta akvo antaŭ la lagobordo. La murdisto el Romandio ne sciis, ke dum vintro oni ellasas preskaŭ la tuta akvo el la lago, kiu dum la neĝdegelo denove repleniĝas. [2]

Elektrejo Lago de Lungern[redakti | redakti fonton]

La elektrejo Lago de Lungen, kiu utiligas la akvoenergion de la Lago de Lungern situas en Giswil. Ĝi nutras la Svisajn Centralfervojojn, al kiu apartenas la Brünig-Fervojo, per elektra energio. La neta altecdiferenco de la lago ĝis la turbinoj estas 190 m. La maksimuma akvokapacito sur la turbinoj estas 32 m³/s. La produktokvanto de la centralo estas 9 MW.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Artikolo pri Lungern en la germanlingva vikipedio
  2. Fonto: Artikolo pri la Lago de Lungern en la germanlingva vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]