Lago de Schiffenen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Schiffenen
Aera foto
Aera foto
baraĵlago
Speco de la lago Baraĵlago
Ĉefaj fontoj Sarino kaj diversaj rojoj
Ĉefaj elfluoj Sarino
Setlejoj Friburgo, Düdingen, Barberêche, Gurmels
Areo de la baseno 1 400 km²
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 579238 / 189293 (mapo)46.8544444444447.1663888888889532Koordinatoj: 46° 51′ N, 7° 10′ O; CH1903: 579238 / 189293 (mapo)
Lago de Schiffenen (Kantono Friburgo)
Lago de Schiffenen (Kantono Friburgo)
DEC
Lago de Schiffenen
Lago de Schiffenen
Map
Lago de Schiffenen
Supermara alteco 532 m
Surfaca areo 4,25 km²f5
Maksimuma longo 13,5 kmf6
Maksimuma larĝo 400 mf7
Akva volumeno 0,173 km³dep1f8
Maksimuma profundo 38 mf10
Averaĝa profundo 30 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 0,2 jaroj
vdr

Lago de Schiffenen (germane Schiffenensee, france Lac de Schiffenen) estas baraĵlago en kantono Friburgo en Svislando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Lago de Schiffenen situas en la suba parto de la valo de la rivero Sarino en Kantono Friburgo kaj formas la limon inter la Lagodistrikto kaj la distrikto Sense kaj en sudo inter la distriktoj Sarino kaj Sense. Ĉirkaŭ la lago situas la lokoj Kleingurmels en nordo, Schiffenen en nordoriento, Granges-Paccot (en sudo), Pensier en sudokcidento, Barberêche en okcidento, kaj en sudsudoriento ĉe la komenco de la lago la kantonĉefurbo Friburgo. Apud Barberêche la svisa aŭtovojo A12 per alta viadukto pasas trans la lago. Kun la boathaveno kaj la golfplaco ĉe sia bordo la lago nuntempe estas grava ripozloko por la regiono de la urbo Friburgo.[1]

Datumoj[redakti | redakti fonton]

La baraĵmuro havas altecon de 47 m s.m., la longeco de la baraĵkrono estas 417 m, la kronsupro situas sur alteco de 532 m s.m.. Trans la baraĵkrono kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 177. La averajĝa larĝeco de la baraĵlago estas 4 m, ĝia longeco estas 13,5 km. La elektrocentralo, kiun nutras la lago produktas jare 1 milionon da megauathorojn de elektro kaj estas signifa por la energiproduktado de Kantono Friburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Lago de Schiffenen estis ekkonstruita en la jaro 1959 kaj finkonstruita en 1963. Per la baro de la rivero Sarino 1400 hektaroj de kulturlando estis subakvigitaj, inter kiuj troviĝis la iama kuracloko Bad Bonn en la komunumo Düdingen.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]