Lajos Ordass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Ordass
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1901 (1901-02-06)
en Savino Selo
Morto 14-an de aŭgusto 1978 (1978-08-14) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Lajos Ordass
Okupo
Okupo tradukisto
vdr

Lajos Ordass [lajoŝ ordaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ordass Lajos estis hungara pastro, luterana episkopo. Lia origina nomo estis Wolf Lajos.

Memortabulo pri Lajos Ordass

Lajos Ordass [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1901 en Hungara reĝlando en Torzsa (nuntempa Savino Selo en Serbio). Li mortis la 14-an de aŭgusto 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Ordass frekventis gimnaziojn en Újverbász kaj Bonyhád, poste li lernis teologion en Budapeŝto, Sopron kaj Wittenberg. Li pastriĝis en 1924, poste li estis vicpastro en Harta, Mezőberény, Budapeŝto, Soltvadkert. En 1927 li studvojaĝis en Svedio, poste li denove estis pastro en diversaj lokoj. En 1945 li estis elektita episkopo, post 2 jaroj prezidanto de Tutmonda asocio luterana. En 1948 li akre protestis kontraŭ ŝtatiĝo de la ekleziaj lernejoj, tial li estis akuzita per falsaj pruvoj, li vivis plu en prizonoj ĝis 1950. Post la liberiĝo li ne ricevis sian postenon, eĉ li devis silenti. Inter 1956- 1958 li denove estis episkopo, sed poste li denove devis abdiki, poste li okupiĝis pri tradukadoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Útravaló az év minden napjára (1967)
  • Válogatott írások (Elektitaj verkoj), (1982)
  • Jó hír a szenvedőknek: Ordass Lajos evangélikus püspök igehirdetései (1992)
  • '’Nem tudok imádkozni: imádkozóknak és imádkozni akaróknak szóló tanácsok (2001)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

premio fondita en 2008

Fontoj[redakti | redakti fonton]