Lasse Virén

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lasse VIRÉN (naskiĝis la 22-an de julio 1949 en Myrskylä, Finnlando) estis finna longdistanca kuranto kaj estas nuntempe finnlanda politikisto (de la partio Nacia koalicio).

Li estis la unua sportisto, kiu gajnis oran medalon kaj tra 5.000 kaj tra 10.000 metroj en du sinsekvaj Olimpiaj ludoj en Munkeno 1972 kaj en Montrealo en 1976.

Virén jam junule komencis kuri. Havante 19 jarojn li forlasis lernejon por trejniĝi ĉe Rolf Haikkola, sekvanto de la novzelanda trejnisto Arthur Lydiard, kiu emfazis la elformadon de eltenivo per kurado de granda semajna distancosumo. Gajnante la oran medalon en la Olimpikoj de 1972 en Munkeno, li metis novan mondan rekordon tra 10.000 metroj (27 minutoj kaj 38,4 sekundoj) kaj tra 5.000 metroj (13 minutoj kaj 16,4 sekundoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]