Lato
El Vikipedio
| Tiu ĉi artikolo temas pri lato en la senco de longa ortangula lignaĵo. La nacia valuto de la ŝtato Latvio nomiĝas latva lato. |
Lato estas longa, mallarĝa kaj maldika breto, do peco de ligno. Latoj aparte uziĝas en konstruado, speciale kiel subtenilo de gipso aŭ kiel materialoj por ĵaluzioj, malpezaj bariloj kaj tiel plu.
Rilataj vortoj [redakti]
- Lati signifas garni per latoj.
- Lataĵo estas aro da latoj kunnajlitaj, destinitaj ricevi gipsan ŝmiraĵon aŭ alian kovron.
- Ferlato aŭ ŝtallato estas longa mallarĝa, plata kaj iomete maldike peco de fero aŭ ŝtalo, fortika kaj ne faldebla kiel estus fer- aŭ ŝtalbendo.
La veloj de sportaj velboatoj ofte estas iom stabiligitaj per latoj, el ligno aŭ plasto, kiuj estas enkudritaj en la ŝtofon.
Vidu ankaŭ [redakti]
- la simile literumitan, sed teme tute sendependan artikolon pri la hungara literatura revuo Látó.
