Latva lato

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lats
Ŝtato: Latvio
Subdivido: 100 centimoj (santīmu)
Kodo laŭ ISO 4217: LVL
Mallongigo: Ls
Ŝanĝokurzo:
(28-a de junio 2007)
1 Eŭro = 0,6962 LVL
v  d  r
Information icon.svg

La latva lato (latve 1 lats = 100 santimi) estas la valuto de Latvio. En la latva lingvo la ĝustaj gramatikaj formoj estas unu lats aŭ santīms (singularo), du ĝis naŭ lati aŭ santīmi (pluralo), dek aŭ pli da latu aŭ santīmu (pluralo genitivo). La valuton produktigas kaj cirkuligas la ŝtata Banko de Latvio.

Enhavo

Historio [redakti]

La lato aktuale enkondukiĝis kiel ŝtata valuto dum oktobro 1993. Samnoma valuto tamen jam ekzistis dum la epoko de la unua demokratia latva respubliko, inter la unua kaj dua mondmilitoj.

Ĝian valutan stabilecon garantias ŝtataj deponoj de oro kaj aliaj valutoj, kaj ŝtataj investoj en aliajn valutojn.

Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II [redakti]

Latvio la 1-an de majo 2004 iĝis ŝtatomembro de la Eŭropa Unio. Ekde la 1-a de januaro 2005 la lato - prepare al la estonta enkonduko de la komuna eŭropa valuto Eŭro en Latvio - estas ligita al la Eŭro kun kurzo, kiu rajtas maksimume ŝanĝiĝi je 1 procento. Antaŭe la latva valuto estis ligita al internacia valuta fondaĵo, kiu dependis ĉefe de la usona dolaro, do la kurzo inter la lato kaj la Eŭro, respektive ties antaŭaj naciaj eŭropaj valutoj, povis relative forte ŝanĝiĝi.

La 29-an de aprilo 2005 la latva valuto kune kun la valutoj de la insulaj ŝtatoj Malto kaj Kipro aliĝis al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II. Laŭ la nuna stato estas probabla la enkonduko de la Eŭro kiel ŝtata valuto dum la jaro 2009.

Kaj la ŝtata sendependeco kaj la reakiro de propra valuto, por la latva socio, kies lingva kaj kultura disvolviĝo estis limigita kaj dum multaj jarcentoj antaŭ la unua mondmilito, kaj post 1945 dum la deviga aligo de la lando al Sovetunio, havas altan simbolan valoron - simile kiel en la najbaraj landoj Litovio kaj Estonio. Tial multaj latvoj el emocia vidpunkto bedaŭras la antaŭvideblan reperdon de la "propra" valuto.

Moneroj kaj monbiletoj [redakti]

Moneroj ekzistas en valoro de 1, 2, 5, 10, 20, 50 centimoj kaj 1 plus 2 latoj. Monbiletoj havas valorojn de 5, 10, 20, 50, 100 kaj 500 latoj.

moneroj [redakti]

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]