Estona krono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krono
eksvaluto • krono
Ŝtato: Estonio
Subdivido: 100 senti
Kodo laŭ ISO 4217: EEK
Mallongigo: kr, EEK
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 15,6466 EEK

(Fiksa kurzo ekde 1992 ĝis 2011)

vdr

La estona krono (estone Eesti kroon, pluralo krooni) estis la valuto de Estonio ĝis la 31-a de decembro 2010, kiam ĝi estis anstataŭita per la eŭro.

Ĝin eldonis Eesti Pank, la estona centra banko. La valuto estis unu el pluraj eŭropaj pagiloj, kiuj nomiĝas Krono kaj kies nomo devenas de la krono de la mezepokaj nobelaj regantoj. Unu estona krono samvaloris kiel 100 cendoj (estone sent, senti).

Je la dato de eksvalidiĝo ekzistis monbiletoj en valoro de 1, 2, 5, 10, 25, 50, 100 kaj 500 kronoj kaj moneroj en valoro de 5, 10, 20 kaj 50 cendoj kaj de 1 kaj 5 kronoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la sendependiĝo de Estonio dum la jaro 1918, la nacia valuto unue nomiĝis marko laŭ la modelo de Finnlando, la najbara lando en la nordo, kies lingvo tre parencas al la estona, kaj de Germanio, lingvoregiono same tre ligita al Estonio pro la mezepoka urboligo Hanso, al kiu apartenis pluraj prosperaj estonaj urboj, kaj multaj germanaj setlistoj en Estonio. Dum 1927 oni surstampis la monbileton per la nova valuta nomo «kroon», kaj de 1928 ĝis 1940, kiam la konkero de la ŝtato fare de la armeo de Sovetunio finis la ŝtatan sendependecon, la nacia valuto estis la «estona krono».

Post la dua respublika sendependiĝo de 1990, rekonita de plej multaj ŝtatoj nur dum aŭgusto de la sekva jaro, ekde la jaro 1992 la «estona krono» reenkondukiĝis kiel nacia valuto. Dekomence ĝi estis fikse ligita al la germana marko per la kurzo 8 EEK = 1 DEM. La nacia banko de Estonio investis multan monon en la stabilecon de la kurzo, samkiel la najbaraj baltiaj ŝtatoj Litovio kaj Latvio investis en la stabilan ligon de siaj valutoj al la usona dolaro, tial ke la etaj naciaj ekonomioj de la tri baltiaj ŝtatoj baziĝis je same stabilaj kaj fidindaj valutoj kiel tiuj de Germanio kaj Usono, kies valutoj estas renomaj. Kiam la 1-an de januaro 2002 en Germanio enkondukiĝis la eŭropunia monunuo eŭro, ĝi fakte ankaŭ enkondukiĝis en Estonio, longe antaŭ ol dezajniĝis la unuaj estonaj eŭro-moneroj, kiuj ekuziĝis la 1-an de januaro 2011.

Estonaj monbiletoj[redakti | redakti fonton]

Je la dato de eksvalidiĝo de la krono, en Estonio ekzistis ok specoj de monbiletoj.

  • 1 kroon (brunece flava): antaŭa flanko Kristjan Raud (estona artisto, eduka kaj muzea aktivisto), malantaŭa flanko la fortikaĵo Toompea loss sur la katedrala monto de Tallinn. Eldoniĝis dum 1992, sed poste anstataŭiĝis per la monero de 1 krono kaj nuntempe apenaŭ plu cirkulas.
  • 2 krooni (grizece blua): antaŭa flanko Karl Ernst de Baer (estona antropologo de germana deveno, natursciencisto, geografo), malantaŭa flanko universitato de Tartu (fondita dum 1632). Eldoniĝis dum 1992 (en malbona teknika kvalito), reeldoniĝis dum 2006 (minimume ŝanĝita; nun en bona teknika kvalito).
  • 5 krooni (oranĝ-kolora): antaŭa flanko Paul Keres (estona ludisto de ŝako, internacia ŝaka majstro kaj konata teoriisto de ŝako), malantaŭa flanko rigardo sur la fortikaĵon de la urbo Narva, sur la riveron Narva (kiu estas la limo inter Estonio kaj Rusio) kaj la fortikaĵon de Ivangorod (Rusio). Eldoniĝis dum 1991, 1992 kaj 1994 (minimume ŝanĝita), bona teknika kvalito.
  • 10 krooni: (rot) antaŭa flanko Jakob Hurt (estona folkloristo, teologo, lingvisto kaj socia aktivisto), malantaŭa flanko rigardo sur la kverkon Tamme-Lauri en Urvaste. Eldoniĝis dum 1991, 1992 kaj 1994 (minimume ŝanĝita), fundamente novkoncipiĝis dum 2006, bona kvalito.
  • 25 krooni (helverda): antaŭa flanko Anton Hansen Tammsaare (estona verkisto), malantaŭa flanko rigardo sur la bieno «Vargamäe» (el la verko «Tõde ja õigus», «vero kaj justo» de Anton Hansen Tammsaare). Eldoniĝis dum 1991 kaj 1992 en bona kvalito. Dum 2002 la monbileto fundamente novkoncipiĝis kaj ricevis novajn kontraŭfalsadajn ecojn.
  • 50 krooni (bluece verda): antaŭa flanko Rudolf Tobias (estona komponisto), malantaŭa flanko teatro Estonia (nacia operejo kaj koncertejo). Eldoniĝis dum 1994, por havi plian specon de monbileto inter tiuj de 25 kaj 100 kronoj, sed neniam tre ŝatiĝis de la estonoj, kaj tial malofte cirkulis.
  • 100 krooni (blua): antaŭa flanko Lydia Koidula (estona poetino), malantaŭa flanko rigardo sur la nordestona klifa marbordo. Eldoniĝis dum 1991, 1992, minimume ŝanĝita dum 1994. Dum 1999 tiu speco de monbileto kiel unua el la estonaj biletoj pro ĝis tiam multaj falsadoj tute novkoncipiĝis kaj momente laŭ fakuloj estas eĉ pli falsimuna ol la Eŭro-monbiletoj.
  • 500 krooni (viol-kolora): antaŭa flanko Carl Robert Jakobson (estona publicisto, verkisto, agrikultura esploristo), malantaŭa flanko domhirundo (la estona nacia birdo) sur la fono de idealigita estona pejzaĝo. Eldoniĝis dum 1991, minimume ŝanĝita dum 1994 kaj duafoje minimume ŝanĝita dum 1996. Tiu ĉi monbileto dum la jaro 2000 pro ĝis tiam same multaj falsadoj estis tute novkoncipita kaj ekde tiam samkiel la 100-krona estas inter la plej falsimunaj monbiletoj en Eŭropo. Tiu speco de monbileto estas la plej grandkvante produktita de Estonio.

Estonaj moneroj[redakti | redakti fonton]

En Estonio ekzistis ses specoj de moneroj.

  • 5 senti
la estona monero kun malplej alta valoro, latuna koloro. Ĝi produktiĝis dum 1991, 1992 kaj 1995. Dum januaro 1997 oni ĉesis la produktadon, ĉar la produktokostoj multe superis ĝian valoron de proksimume 0,003 . Pro la teorie daŭra valido kaj origine grandega produktokvanto tiu moneroj nuntempe praktike ne plu cirkulas.
  • 10 senti
Nuntempe praktike la malplej valora monero en Estonio, latuna koloro. Ĝi produktiĝis dum 1991, 1992, 1994, 1996, 1997, 1998, 2002 kaj 2006, kaj estas la plej ofta monero de Estonio.
  • 20 senti
Tiu-ĉi monero ekzistas en du versioj. Ambaŭ same grandas kaj havas la saman dezajnon, sed la pli malnova vario estas de latuna koloro, kaj la nova de arĝenta. La nova veriaĵo enkondukiĝis pro la simileco inter la antaŭa 20-cenda kaj la 50-cenda moneroj. La malnova variaĵo produktiĝis dum 1992 kaj 1996, la nova dum 1997, 1999, 2003, 2004 kaj 2006.
  • 50 senti
Tiu speco de monero cirkulas en relative malmultaj ekzempleroj kaj estas de latuna koloro. Ĝi produktiĝis nur dum 1992, 2004 kaj 2006.
  • 1 kroon
La 1-krona monero ekzistas en du variaĵoj. Komence ĝi estis arĝentokolora, ĝis pli kaj pli konatiĝis, ke la monero ekzakte same grandis kaj pezis kiom la monero de 1 germana marko, kaj de vojaĝemuloj ofte uziĝis en Germaniaj aŭtomatoj por cigaredoj, busaj kaj trajnaj biletoj. Tiu variaĵo produktiĝis dum 1992,1993 kaj 1995. Laŭ petoj de la germania nacia banko Deutsche Bundesbank la tiuspecaj moneroj enkasiĝis dum 1998, kvankam tio ne tre utilis, ĉar tri jarojn pli poste en Germanio ĉiuj markaj moneroj ĉesis esti oficiala pagilo kaj ĉiuj germaniaj aŭtomatoj ĉiukaze estis ŝanĝitaj al Eŭro- kaj Eŭrocendo-moneroj. Ekde 1998 produktiĝas la dua vario, iom ŝanĝita je grando kaj pezo, kaj de latuna koloro. La nova variaĵo produktiĝis dum 1998, 2000, 2001, 2003 kaj 2006.
  • 5 krooni
La 5-krona monero estas de latuna koloro kaj ekzistas kun du diversaj motivoj: la monero de 1993, eldonita okaze de la 75- jubileo de la estona respubliko, montras skulpaĵon de cervido. La monero de 1994, eldonita okaze de la 75- jubileo de la nacia banko de Estonio, montras marbordan klifon.

Transiro al la eŭropa valuto Eŭro[redakti | redakti fonton]

La 1-an de majo 2004 Estonio aliĝis al la Eŭropa Unio. La 27-an de junio la ŝtato, kun Litovio kaj Slovenio, aliĝis al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II.

Ekde la 1-a de januaro 2011 Estonio transiris al la eŭropunia monunuo eŭro. La transiro, unue planita por aprilo 2007, estis plurfoje prokrastita. La transiro estis definitive aprobita la 13-an de julio 2010 en kunsido de la EU-ministroj pri financo. La kurzo de la estona krono estis samtempe fiksita je 1 eŭro = 15,6466 kronoj.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

La estona monbileto de 5 kronoj supozeble estas la sola nacia monbileto de la mondo, kiu montras teritorion de alia ŝtato, nome la fortikaĵon Ivangorod en Rusio. Ĝi same estas la sola monbileto kun portreto de ludisto de ŝako, la estono Paul Keres.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]