Anton Hansen Tammsaare
El Vikipedio
Anton Hansen TAMMSAARE (naskiĝis Anton HANSEN la 30-an de januaro 1878 en la bieno Tammsaare, komunumo Albu, distrikto Järvamaa, Estonio; mortis la 1-an de marto 1940 en Talino, Estonio) estis estona verkisto. Lia kvinparta romanaro Tõde ja õigus (Vero kaj justo), verkita de 1926 ĝis 1933, apartenas al la ĉefverkoj de la estona literaturo.
[redakti] En Esperanto aperis
- La korvo kaj la idoj. Tradukis Hilda Dresen. En: Legu kaj parolu! Esperanto legolibro, Prago: Šolc a Šimáček, 1925, paĝoj 19–21.
- La mastro de Kõrboja. (Kõrboja peremees.) Tradukis Benita Kärt. Talino: Eesti Raamat, 1976. 154 paĝoj.
- Knabo kaj papilio. (Poiss ja liblikas.) Tradukis Jaan Ojalo. En: Esperanto, Talino: Eesti Raamat, 1987, paĝoj 50–51.
-
"Kurte" №11, kun anonco pri apero de La Mastro de Kõrboja