Aŭstra ŝilingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aŭstra ŝilingo (Österreichischer Schilling)
1-a de marto 1925 ĝis 31-a de decembro 2001
Lando: Aŭstrio
subdivido: 1 ŝilingo = 100 groŝoj
mallongigo: ATS
kurzo (fiksa): 1 Eŭro = 239,640 ATS

La aŭstra ŝilingo (germane österreichischer Schilling [ŜILing]) inter la jaroj 1925 ĝis 1999 estis la nacia valuto de la ŝtato Aŭstrio kaj ankoraŭ uziĝis kiel pagilo ĝis la fino de la jaro 2001: Ekde la 1-an de januaro 2002 la moneroj kaj monbiletoj ne plu uzeblas por pagado, sed nur interŝtanĝeblas al la valuto Eŭro. Unu ŝilingo korespondis al 100 «groŝoj» (germane Groschen [GROŝn] — atentu ke en Germanio groŝo estis monero de 10 pfenigoj, do dekono de la nacia valuto germana marko, en Aŭstrio temis nur pri centono de la nacia valuto). Oficiala mallongigo de la valuto estas ATS — el tio «AT» (aŭ en interretaj adresoj «.at») estas la internacia mallongigo por Aŭstrio kaj S estas la unua litero en la nacilingva formo de la vorto ŝilingo, enlande uziĝis ankaŭ la nacia mallongigo «ÖS».

Unua respubliko de Auŝtrio ĝis la jaro 1938[redakti | redakti fonton]

monero de 1 ŝilingo el la epoko de la unua respubliko (1934)

La aŭstra ŝilingo, kiu baziĝas sur leĝo de la 20-a de decembro 1924 kaj ekvalidis la 1-an de marto 1925, anstataŭis la malnovan valuton «auŝtruja krono» de la monarkio Aŭstrio-Hungario. La leĝo de 1924 difinis, ke unu ŝilingo korespondu al 10.000 malnovaj aŭstraj kronoj. Kun escepto de la jaroj 1938 ĝis 1945, kiam Aŭstrio estis oficiale unuigita kun nazia Germanio, la ŝilingo ĝis la 31-a de decembro 2001 restis la oficiala pagilo en Aŭstrio. Unu ŝilingo korespondis al 100 groŝoj. Ambaŭ nomoj de moneroj estis jam multe pli malnovaj, kaj origine (la tradicia sistemo de moneroj en Britio ankoraŭ respegulas tion) el historia vidpunkto la moneroj ŝilingo kaj groŝo signifis la saman monan valoron, nome 12 pfenigoj aŭ pencoj (germane Pfennig aŭ angle pence).

Dum la vivodaŭro de la valuto ŝilingo ekzistis moneroj en valoro 1, 2, 5, 10, 20, 50 groŝoj kaj de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 ŝilingoj, krome monbiletoj en valoro de 20, 50, 100, 500, 1000 kaj 5000 ŝilingoj. Jam post la enkonduko — en ekonomie kriza epoko fine de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento — la ŝilingo estis relative stabila valuto, kaj tre rapide oni donis al ĝi la neoficialan kromnomon «alpa dolaro».

Dum la jaro 1938 la ŝilingo pro la unuigo de Aŭstrio kun la nazia Germana Regno je kurzo 1 marko = 1,5 ŝilingoj estis anstataŭigita per la tiama germania valuto Regna Marko (Reichsmark). Laŭ la opinio de la aŭstria nacia banko tiu kurso estis tre favora por la aŭstroj kaj celis plialtigi la subtenon al la «alkroĉiĝo» al nazia Germanio.

Tabelo de la cirkulantaj ŝilingaj moneroj dum la epoko de la unua respubliko de Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Aŭstriaj moneroj de la 1-a de marto 1925 ĝis la jaro 1938
valoro diametro pezo materialo eldoniĝo malvalida ekde informoj
1 groŝo 1923
Austria-coin-1930-1g-RS.jpg Austria-coin-1930-1g-VS.jpg 17,0 mm 1,666 g kupro, stano, zinko 1925
Austria-coin-1936-2g-RS.jpg Austria-coin-1936-2g-VS.jpg 2 groŝoj 1924
19,0 mm 3,333 g kupro, stano, zinko 1925
5 groŝoj 17,0 mm 3,0 g 75% kupro 25% nikelo 21-a de januaro 1931
Austria-coin-1925-0,5S-RS.jpg Austria-coin-1925-0,5S-VS.jpg 1/2 ŝilingo 19,0 mm 3,0 g 64% arĝento 36% kupro 19-a de septembro 1925

Dua Respubliko de Aŭstrio ĝis la enkonduko de la eŭropa valuto Euro[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la Dua Mondmilito, la armeoj de la ŝtatoj Britio, Sovetunio kaj Usono, iom poste ankaŭ Francio, kiuj nome de la venkintaj ŝtatoj de la milito okupis la ŝtatojn Germanio kaj Aŭstrio, plej rapide alcelis reenkondukis nacian valuton en Aŭstrio kaj maloficialigi la germanian «Regnan Markon». La «ŝilinga leĝo» la 30-an de novembro 1945 fiksis, ke ĉiu civitano de Aŭstrio je kurzo 1:1 rajtis interŝanĝi maksimume 150 regnajn markojn al ŝilingoj.

Dum la dua respubliko de Aŭstrio ekzistis moneroj en valoro de 1, 2, 5, 10 kaj 50 groŝoj, kaj en valoro de 1, 5, 10, 20, 25 kaj 50 ŝilingoj. La moneroj de 25 kaj 50 sixlingoj estis unuavice por kolektantoj, kaj tiu de 20 ŝilingoj nur enkondukiĝis dum la lasta jarodeko de la 20-a jarcento por plifaciligi la pagadon ĉe vendoaŭtomatoj.

Kiam enkondukiĝis la eŭropa valuto Eŭro, la moneroj de 1, 2 kaj 5 groŝoj ankoraŭ oficiale estis validaj, sed pro la inflacio estis preskaŭ senvaloraj kaj apenaŭ plu uziĝis. La monero de 1 groŝo jam dum la jaro 1960 estis raraĵo.

Krom la ĝenerale ĉirkulantaj moneroj, ekzistis porkolektaj moneroj el arĝento en valoro de 25, 50, 100, 200 kaj 500 ŝilingoj, kaj el oro en valoro de 200, 500, 1000 kaj 2000 ŝilingoj. Kompreneble ili estis oficialaj pagiloj, sed la kolekta valoro ofte pli altis ol la oficiala, kaj tial ne indis elspezi ilin en vendejo aŭ restoracio.

La 1-an de januaro 1999 la aŭstra ŝilingo oficiale anstataŭiĝis per la eŭropa valuto Eŭro, sed ankoraŭ restis la pagilo enlanda. La moneroj kaj monbiletoj de la valuto Eŭro en Aŭstrio enkondukiĝis la 1-an de januaro 2002. Ĝis la 28-a de februaro 2002 eblis paralele pagi per ambaŭ valutoj. Laŭ la oficiala kaj fiksa valutoŝanĝa kurzo estas 1 Euro havas la valoron de 13,7603 ŝilingoj.

Tabelo de la cirkulantaj ŝilingaj moneroj dum la epoko de la dua respubliko de Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Aŭstriaj moneroj ĝis la 28-a de februaro 2002
valoro = Eŭro diametro pezo materialo eldoniĝo malvalida ekde informoj
Austria-Coin-1947-1g-RS.jpg Austria-Coin-1947-1g-VS.jpg 1 groŝo 0,0007 17,0 mm 1,8 g 100% zinko 5-a de aprilo 1948
Austria-Coin-1972-2g-RS.jpg Austria-Coin-1972-2g-VS.jpg 2 groŝoj 0,0015 18,0 mm 0,9 g 98,5% aluminio, 1,5% magnezio 15-a de julio 1950
5 groŝoj 0,0036 19,0 mm 2,5 g 100% zinko 17-a de junio 1948
10 groŝoj 0,0073 21,0 mm 3,5 g 100% zinko 1-a de julio 1947 31-a de majo 1959
20,0 mm 1,1 g 98,5% aluminio, 1,5% magnezio 27-a de novembro 1951
Austria-coin-1954-20g-RS.jpg Austria-coin-1954-20g-VS.jpg 20 Groschen 0,0145 22,0 mm 4,5 g 91,5% kupro, 8,5% aluminio 23-a de decembro 1950 30-a de aprilo 1959
Austria-Coin-1947-50g-RS.jpg Austria-Coin-1947-50g-VS.jpg 50 groŝoj 0,0363 22 mm 1,4 g 98,5% aluminio, 1,5% magnezio 11-a de decembro 1947 2-a de junio 1961
19,5 mm 3,0 g 91,5% kupro, 8,5% aluminio 1-a de oktobro 1959
Austria-coin-1957-1S-RS.jpg Austria-coin-1957-1S-VS.jpg 1 ŝilingo 0,0727 25,0 mm 2,0 g 98,5% aluminio, 1,5% magnezio 11-a de decembro 1947 2-a de majo 1961
22,5 mm 4,2 g 91,5% kupro, 8,5% aluminio 1-a de septembro 1959
2 ŝilingoj 0,1453 28,0 mm 2,8 g 98,5% aluminio, 1,5% magnezio 11-a de decembro 1947 29- de junio 1957
5 ŝilingoj 0,3634 31,0 mm 4,0 g 98,5% aluminio, 1,5% magnezio 25-a de oktobro 1952 15-a de februaro 1961
23,5 mm 5,2 g 64% arĝento, 36% kupro 2-a de januaro 1961 30-a de septembro 1969
Austria-coin-1991-5S-VS.jpg 23,5 mm 4,8 g 75% kupro, 25% nikelo 15-a de januaro 1969
Austria-coin-1980-10S-RS.jpg Austria-coin-1973-10S-VS.jpg 10 ŝilingoj 0,7267 27,0 mm 7,5 g 64% arĝento, 36% kupro 1-a de julio 1957 31-a de marto 1975
Austria-coin-1980-10S-VS.jpg 26,0 mm 6,2 g 75% kupro, 25% nikelo 17-a de aprilo 1974
Austria-coin-1980-20S-RepublikOesterreich.jpg Austria-coin-1992-20S-Kärnten-RS.jpg 20 ŝilingoj 1,45 27,7 mm 8,0 g 92% Cu, 6% Al, 2% Ni 10-a de decembro 1980 9 personoj, simbolo por la 9 federaciaj landoj de Aŭstrio
Austria-coin-1982-20S-JosefHaydn.jpg 27-a de aprilo 1982 Joseph Haydn, Burgenland
15-a de marto 1983 Fortikaĵo Hochosterwitz (Karintio)
Austria-coin-1993-20S-Niederoesterreich.jpg 20-a de marto 1984 Grafenegg (Niederösterreich)
Austria-coin-1993-20S-200JDiözeseLinz.jpg 19-a de marto 1985 200-a jubileo de la katolika diocezo Linz (Oberösterreich)
Austria-coin-1993-20S-GeorgenbergerHandfeste.jpg 30-a de marto 1986 800 jara jubileo de Georgenberger Handfeste (Stirio)
Austria-coin-1993-20S-Salzburg.jpg 17-a de marto 1987 Grafo Thun Salzburg
Austria-coin-1989-20S-Tirol-VS.jpg 6-a de junio 1989 Tirolo
Austria-coin-1993-20S-Vorarlberg.jpg 22-a de majo 1990 Martinsturm (Vorarlberg)
Austria-coin-1992-20S-FranzGrillparzer.jpg 15-a de januaro 1991 Franz Grillparzer
16-a de februaro 1994 800-jara jubileo de la monerofarejo Vieno
Austria-coin-1995-20S-1000JKrems-RS.jpg 2-a de marto 1995 Krems
Austria-coin-1996-20S-AntonBruckner.jpg 28-a de februaro 1996 Anton Bruckner
Austria-coin-1997-20S-850JStephansdom-VS.jpg 26-a de februaro 1997 850-jara jubileo de la katedralo de Vieno
4-a de marto 1998 Michael Pacher
4-a de marto 1999 Hugo von Hofmannsthal
17-a de februaro 2000 150-jara jubileo de la unua poŝtmarko de Aŭstrio
14-a de februaro 2001 Johann Nestroy
50 ŝilingoj 3,63 26,5 mm 6,2 g 92% kupro, 6% aluminio, 2% nikelo;
ene 100% Magnimat 7
1996 unueca antaŭa flanko,
9 diversaj malantaŭaj flankoj

Tabelo de la cirkulantaj ŝilingaj monbiletoj dum la epoko de la dua respubliko de Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Aŭstriaj monbiletoj ĝis la 28-a de februaro 2002
valoro = Eŭro larĝeco alteco eldoniĝo bildo, antaŭa flanko bildo, malantaŭa flanko
20 ŝilingoj 1.45 1-a de oktobro 1986 Moritz Daffinger Albertina
50 ŝilingoj 3.63 2-a de januaro 1986 Sigmund Freud Josephinum (Alsergrund, Vieno)
100 ŝilingoj 7.27 2-a de januaro 1984 Eugen von Böhm-Bawerk la aŭstria akademio de la sciencoj
500 ŝilingoj 36.34 1-a de julio 1965 Joseph Ressel
500 ŝilingoj 36.34 1-a de januaro 1997 Rosa Mayreder Rosa Mayreder
1000 ŝilingoj 72.67 1-a de januaro 1997 Karl Landsteiner Karl Landsteiner
5000 ŝilingoj 363.36 4-a de januaro 1988 Wolfgang Amadeus Mozart la operejo de Vieno


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]