Leĝo de Murphy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leĝo de Murphy [ma:fi] (angle Murphy's Law) estas vivsaĝaĵo, kiu devenas de usona inĝeniero Edward A. MURPHY, jr.. En la populara ŝerca formo ĝi esprimas simple:

Se io povas misiri, ĝi misiros.

Tiu frazo tamen pli ĝuste nomiĝas la leĝo de Finagle, kaj multaj variantoj estas ankaŭ konataj per aliaj nomoj.

La originala leĝo de Murphy[redakti | redakti fonton]

La originala formulo celas esprimi pli seriozan trajton de minacoj. Estas malklare, kio laŭvorte estis la plej originala formo, apenaŭ ekzistas iu dokumentita vera originala formo, ĉar la leĝo iom post iom evoluis en menso de Edward Murphy, sed la ideon ni analizeme povas esprimi jene:

Kiam ekzistas pli ol unu maniero ion fari, kaj unu de tiuj povas finiĝi per katastrofo, iam troveblos la malfeliĉulo, kiu faras ĝin precize la fatalan manieron.

Tiu principo indas esti memorata, se oni volas eviti katastrofojn - oni devas konstrui la partojn de teknikaĵoj tiel, ke ne ekzistas la malĝusta ebla maniero munti ilin. Edward Murphy mem volis emfazi ĉi tiun seriozan aspekton de sia rimarko kaj neniel ĝojis pri la simpligita kaj ŝercigita versio, kiu iĝis populara.

Murphy estis en la jaro 1949 inĝeniero ĉe la raketsled-programo de la Usona Aerarmeo, kiu celis ekscii, kiujn akcelojn la homa korpo kapablas elteni. Dum unu tre multekosta eksperimento oni alfiksis al la korpo de la testpersono 16 mezursensilojn. Tiuj ĉi sensiloj povis esti alfiksitaj per du diversaj manieroj: Rekte, aŭ en la devio de 90°. La eksperimento fiaskis, ĉar oni sistematike alfiksis ĉiujn la sensilojn malĝuste. Tiu ĉi travivaĵo igis Murphyn formuli la originalan leĝon, kiu kelkajn tagojn poste estis citita fare de la testpersono, majoro John Paul STAPP, dum gazetara konferenco. Laŭdire la originala eldiro estis nur emocia reakcio pro tio, ke Murphy ekkomprenis la sensilojn esti muntitaj en la malĝusta maniero.

Konata versio, al kiu iu aldonis la apokrifan Duan leĝon de Murphy - angle Murphy's Second Law:

Se nenio povas misiri, io tamen misiros.

Foje oni malĝuste atribuas la leĝon al D-ro Joseph Murphy. Ties teorio sonas simile, sed ne estas determinite, ĉu la fino pruviĝas pozitiva aŭ negativa:

Kion oni al sia subkonscio kiel veron komunikas, tio fariĝas vero.

Variantoj de la leĝo de Murphy[redakti | redakti fonton]

  • Se io povas misiri, ĝi misiros.
  • Tion, kion oni serĉas, oni trovas ĉiam en la loko, kie oni serĉas plejlaste.
  • Ĉe ŝlosilringo ĉiam funkcias nur la lasta ŝlosilo.
  • Sendepende de kiom longe kaj pene oni provas iun objekton aĉeti, ĝi fariĝas, post kiam oni ĝin finfine aĉetas, ie pli malmultekoste aĉetebla.
  • La alia vico antaŭeniras ĉiam pli rapide.
  • Por akiri prunton oni unue devas pruvi ke oni ne bezonas ĝin.
  • Ĉio, kion oni provas enordigi, daŭros pli longe kaj kostos onin pli multe, ol kiom oni pensis.
  • Se oni sufiĉe longe pri iu afero okupiĝas, ĝi rompiĝos.
  • Se ĝi eltenas – eluzu perforton. Se ĝi rompiĝas, ĝi ĉiukaze jam antaŭe bezonis renovigon.
  • Maŝinoj, kiuj misiris, funkcias senprobleme, kiam venas la riparisto.
  • Konstruu sistemon, kiun eĉ idioto povas uzi, kaj nur idiotoj uzos ĝin.
  • Ĉiu havas sian manieron por riĉiĝi, kiu ne funkcias.
  • Oni neniam havas la tempon por fari ion ĝuste, sed ĉiam la tempon por fari ĝin denove.
  • Se oni dubas, oni murmuru. Se oni estas en problemo, oni delegu.
  • Ĉio bona en la vivo estas aŭ kontraŭleĝa, kontraŭmorala, aŭ ĝi dikigas.
  • La ora leĝo de Murphy: Kiu pagas, tiu ordonas.
  • La naturo prenas ĉiam la partion de la kaŝiĝintaj eraroj.
  • Unu pistolo Smith and Wesson superas kvar asojn.
  • Se vi dubas, igu ĝin soni konvinke.
  • Ne diskutu kun frenezulo – la homoj povus ne rimarki la diferencon.
  • Amikoj alvenadas kaj foriradas, sed malamikoj kolektiĝas.
  • Beleco estas nur surfaca, sed malbeleco trairas profunden.
  • Por ion purigi oni devas malpurigi ion alian. (Sed oni povas ĉion malpurigi, sen ricevi ion puran.)
  • Ĉiu teĥnika problemo povas solviĝi se oni disponas je sufiĉe de tempo kaj mono. (Oni neniam ricevas sufiĉe da tempo nek mono.)
  • Se konstruistoj konstruus konstruaĵojn sammaniere, kiel programistoj faras programojn, tiam la unua pego, kiu aperus, rompus la civilizacion.
  • Komputila programo faras ĉiam tion, kion oni skribas, ne kion oni volas.
  • Frenezi estas homece – por fari la staton vere terura, oni jam bezonas komputilon.
  • Varma vitro aspektas tute same kiel malvarma.
  • Se oni ion ajn nur sufiĉe ofte apartigas kaj denove unuigas, oni fine ricevas du pecojn. (Leĝo de senspirita reproduktado)
  • La leĝo de Murphy ne estis kreita fare de Murphy mem, sed fare de iu homo kun la sama nomo.
  • La verŝajneco, ke pano falas sur la marmeladflankon, altiĝas laŭ la kosto de la tapiŝo.
  • Kiam oni pensas, ke ĉio iras bone, oni pretervidas ion.

La leĝoj de Murphy de komputila programado[redakti | redakti fonton]

  • Ĉiu finita programo, kiu funkcias, estas malnoviĝinta.
  • Ĉiu programo kostas pli multe kaj daŭras pli longe, se ĝi denove forpasas.
  • Se programo estas utila, oni devas ĝin ŝanĝi.
  • Se programo estas senutila, oni devas ĝin dokumenti.
  • Programo etendiĝos tiom longe, ĝis ĝi plenigos la uzeblan memoron.
  • La kosto de programo malrekte proporcias la gravecon de ĝia tasko.
  • La komplekseco de programo plialtiĝas tiom longe, ĝis ĝi superiĝos la kapablojn de la programisto, kiu ĝin devas disvolvigadi.

La leĝoj de Murphy por la proksimbatalo[redakti | redakti fonton]

La leĝoj de Murphy por la proksimbatalo (angle Murphy's Rules of Combat) estas kolekto de vivsaĝaĵoj por la proksimbatalo. Ili rilatas al multe pli konata leĝo de Murphy kaj apartanes i. a. en la bazedukado ĉe la usona ŝipinfanterio.

  • Se la malamiko troviĝas en trafdistanco, la samo validas ankaŭ por vi.
  • Pripafado fare de la malamiko prioritaton.
  • Ne rigardu suspekteme al la mondo, tio allogas pripafadon.
  • La facila vojo estas ĉiam minita.
  • Aspektu malgrava, povas esti ke la malamiko havas nesufiĉe da municio.
  • Profesiuloj estas anticipeblaj, la amatoroj estas vere danĝeraj.
  • La malamiko elektas ĉiam eluzi unu el la du okazoj: Unuaflanke kiam vi estas por ĝi preparita, aliaflanke kiam vi ne atendas tion.
  • Gruplaboro estas vivgrava, ĉar alikaze povas la malamiko ĉiun unuopan pafmortigi.
  • Kaze ke vi tion ne plu scias: La Damokla glavo leviĝas super vi!
  • Kaze ke via atako estas sukcesa, vi estas metita en embuskon.
  • Ne turnigu la pripafadon al vi, tio ĝenas la homojn ĉirkaŭ vi.
  • La pripafado fare de propraj trupoj estas pli fidinda ol tiu de malamiko.
  • Se vi eligis la stifton, la grenado ne plu estas via amiko.
  • Ĝi estas stulta kaj funkcias, do ĝi ne estas stulta.
  • En dubokazo malplenigu la storejon.
  • Ne kaŝiĝu kun iu, kiu estas pli aŭdaca ol vi.
  • Ĉio, kion vi faras, povas konduki al via morto, eĉ la nenifarado.
  • Aŭdacmedalo povas apenaŭ montri, ke vi estis sufiĉe inteligenta por elpensi iun planon, sufiĉe stulta por provi ĝin kaj sufiĉe feliĉa por travivi ĝin.
  • Neniam estu la unua, neniam la lasta kaj neniam la volontulo, kiu ion faras.

La esprimo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1996 la vorto Murphy estis uzata en humura enkonduko en la revuo Monato[1]. Sekve aŭtorino Marjorie Boulton verkis tekston, en kiu ŝi dubas pri la internacia komprenebleco de la vorto[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/08, paĝo 3: Spluĉ verkita de Paul Peeraerts.
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/04, paĝo 26: Tiu leĝo de Murphy verkita de Marjorie Boulton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]