Leĝo de Omo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rezistilo R,
kurento I kaj
tensio U

La leĝo de Omo (nomita por ĝia elkovrinto Georg Ohm) konstatas, ke la proporcio de la elektra tensio (diferenco de la potencialoj) inter la ekstremaĵoj de konduktilo (aŭ rezistilo) rilate al la elektra kurento trafluanta ĝin estas konstanta, se la temperaturo ne ŝanĝiĝas.

Georg Ohm formulis du leĝojn kiuj estas nomataj leĝoj de Omo.

Unua leĝo de Omo

La unua leĝo de Omo esprimas la proporcion inter la elektra tensio kaj la elektra kurento. Ĝi estas priskribita per la matematika formulo:

kie estas la tensio (esprimita en Voltoj) inter la ekstremaĵoj de la konduktilo, kaj estas la elektra kurento trafluanta ĝin.


Dua leĝo de Omo

La dua leĝo de Omo permesas kalkuli la elektran rezistancon de konduktilo, se vi scias la karakterizojn fizikan kaj ĝeometran. Ĝi estas priskribita per la matematika formulo:

kie estas la longo de la konduktilo (esprimita de metroj), ĝia sekcio (esprimita de la kvadratoj de metroj ), kaj estas parametro, kiu dependas je la konduktilo kaj la temperaturo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke "La oma leĝo" kun reta kalkulo (dane) greke "Malmulto pri la oma leĝo kaj nombroj" (dane) greke Kalkulilo pri oma leĝo (el Retarkivo 2009) (angle)