Le Cinquième Élément

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Kvina Elemento
LeCinq.jpg
Originala titolo Le Cinquième Élément
Produktadlando Francio
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 9-a de majo 1997
Daŭro 126 minutoj
Ĝenro sciencfikcio
Kameraado q580810
Reĝisoro(j) Luc Besson
Produktisto(j) Patrice Ledouxx
Scenaro Luc Besson
Muziko Éric Serra
Ĉefrolantoj Bruce Willis, q83492, Milla Jovovich, q219717, q223091, q313627, q725412, q318165, q723780, q491766, q721323, Maïwenn Le Besco, q457600
Distribuo Gaumont-Buena Vista International
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Le Cinquième Élément, aŭ angle The Fifth Element (La kvina elemento) estas franca filmo de Luc Besson, aperinta en 1997.

Enhavo

Rakonto [redakti]

Egiptio, 1914. Du serĉantoj malkovras la ekziston, krom akvo, aero, tero kaj fajro, de kvina elemento, kiu sola povos savi la mondon. Tiu sekreto estas protektata de Mondoshawan, estaĵoj venintaj el alia galaksio, kiuj foriras kun la promeso reveni tricent jarojn poste, kiam Malbono denove alvenos.

Tri jarcentojn poste, en nov-jorka megalopolo, la prezidento kaj ties ĉefa stabo donas maksimuman alarmon pro alproksimiĝo de giganta fajro-bulo, kiu estas detruonta la planedon. Unu el la konsilantoj, pastro Cornelius, tiama terana gardanto de la sekreto, konfirmas, ke la sola rimedo estas posedata de la Mondoshawan. Sed ilia veturilo estas detruita de Mangalores. Tie postvivas embria maso, kiu prenita de militistoj transformiĝas en belegan rufan junan virinon, Leeloo (Leeloo Mina Lekatariba Laminatcha Ekbat D Sebat). Timigita, ŝi eskapas el la stabejo antaŭ ol fali sur la taksion de Korben Dallas, kiu veturas en la aera spaco de la civito, kiel ĉiuj aliaj multnombraj veturiloj. Defendante ŝian kaŭzon, Korben, eks-agento de sekurecaj fortoj, helpas ŝin forkuri de ŝiaj postsekvantoj kaj kondukas ŝin al pastro Cornelius, kiu rekonas ŝin kiel… la kvinan elementon. Ili devos triope retrovi kofron entenantan kvar ŝtonojn, kiuj estis forrabitaj de la hidaj Mangalores je la nomo de la potenca Zorg, enkarniĝo de Malbono.

Teĥnikaĵoj [redakti]

Rolularo [redakti]

Bruce Willis Majoro Korben Dallas
Maïwenn Le Besco Plavalaguna
Gary Oldman Jean-Baptiste Emanuel Zorg
Ian Holm Pastro Vito Cornelius
Milla Jovovich Leeloo
Chris Tucker DĴ Ruby Rhod
Luke Perry Billy
Brion James Generalo Munro

Pri la filmo [redakti]

  • Luc Besson atentis, ke la filmo estu de franca nacieco koncerne plurajn kriteriojn de elekto, tiel koncerne la financan parton, kiun Gaumont plene respondecis, kiel koncerne la elekton de francoj ĉe respondecaj teĥnikaj postenoj (foto, muziko, muntado, ktp.) konsiderataj por CésarOskaroj. Tiu kategoriigo ebligas al la filmo ricevi mon-helpon de CNC (Centre national de la cinématographie).

Rekompencoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    IMDB-slipo
Ekstera ligilo    Fotoj de la filmo
Portalo pri Kino Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Kino