Lee Jong Woo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lee Jong Woo
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1985 (1985-07-07) (38-jaraĝa)
en Sud-Koreio
Lingvoj korea
Ŝtataneco Sud-Koreio
Okupo
Okupo rapidsketisto
vdr

Lee Jong Woo - en korea alfabeto |이종우, en la reviziita transskribo de la korea lingvo I Jong-u, en Esperanto Li Ĝong U - estas korea sportisto. Lia precipa disciplino estas la vintrosporta disciplino rapidsketado. En rapidsketado li ekzemple partoprenis kadre de la sud-koreia teamo en la Vintra Olimpiko 2006 en Torino, kaj kvar jarojn poste kadre de la sud-koreia teamo en la sekva Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero. En la konkurso de 1500 metroj li sume finis per la 14-a loko 2006 en Torino, kun tempo de 1:48.11, kaj finis per la 22-a loko 2010 en Vankuvero, kun tempo de 1:49.00.