Lefkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Lefkado en Grekio.
La havena urbeto Vasiliki.

Lefkado (greke Λευκάδα - Lefkada) estas insulo de Grekio. Ĝi kovras areon de 356 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 22.000 loĝantojn. La insulo sub la nomo Νομός Λευκάδος (Nomos Lefkados) krome estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Lefkado. La insulo kaj provinco estas parto de la ioniaj insuloj kaj apartenas al la samnoma administra regiono ("periferio") Ioniaj Insuloj.

La provinco estas la plej malgranda de Grekio. Krom la ĉefa insulo Lefkado ĝi inkluzivas la insularon Tilevoides (Τηλεβόιδες), nome Meganisi kaj oriente de Lefkado la "Princajn Insulojn (Πριγκιπονήσια: Skorpios, Skorpidi, Maduri, Sparti, Tilia, Kitros kaj Ĥeloni), krome la insulojn Kalamos, Kastos kaj iujn pliajn neloĝatajn insuletojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La plaĝo Agiofili en la insula sudo

Koordinatoj: 38° 43' norde, 20° 39' oriente