Leigh Hunt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leigh Hunt (la 19-a de oktobro 1784 - la 28-a de aŭgusto 1859), angla verkisto kaj redaktoro de gazetoj.

Li estis la filo de ĵuristo de Filadelfio kaj pia kvakerino, kaj naskiĝis en Londono, Anglio, kie la gepatroj loĝis post la Milito de Usona Sendependo (la patro subtenis la Britan registaron dum tiu milito). Lia unua poemaro aperis en 1805. Baldaŭ li komencis verki eseojn kaj recenzojn de teatraĵoj. Ekde 1808 li redaktis radikalan gazeton, "The Examiner". Pro malkomplimenta artikolo pri la Princo-Regento (la estonta Reĝo Georgo la 4-a), li pasis du jarojn en malliberejo, kie li daŭrigis la redaktan verkon kaj ĝuis vizitojn de Lordo George Byron kaj aliaj verkistoj.

En 1822 li vojaĝis al Italio por prizorgi, kun Byron kaj Percy Bysshe Shelley, la fondon de nova radikala gazeto, tamen nur kvar numeroj de la gazeto eldoniĝis, pro la morto de Shelley kaj la iro de Byron al Grekio. Leigh Hunt revenis al Anglio kie li redaktis pluajn novajn gazetojn. Li ankaŭ verkis poemojn kaj dramojn.

Hodiaŭ nur unu-du el liaj poemoj estas popularaj, inklude Jenny min kisis, esperantigita de Edmund Grimley Evans. Eble lia plej grava atingo estis rekoni la genion de John Keats kaj Shelley.