Lemeĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lemeĥ Kainido[redakti | redakti fonton]

Lemeĥ (hebrelingve: לֶמֶך) filo de Metuŝael kaj pranepo de Kaino laŭ Biblio (Genezo 4, 18-sekvaj), estis la unua homo kiu praktikis poligamion. Li prenis al si du edzinojn: Ada kaj Cila. La kristanaj komentariistoj diris, ke la fakto, ke Lemeĥ estis pranepo de Kaino, montras la kondamnon de Dio kontraŭ poligamio.

Al Ada li naskigis Jabalon kaj Jubalon, al Cila, Tubal-Kainon kaj Naaman.

En la Biblio estas registrita la barbara "kanto de Lemeĥ" (Genezo 4, 23-24):

Aŭskutu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ,
Atentu mian parolon!
Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi
Kaj junulon por tubero al mi;
Se sepoble estos venĝite por Kain
Por Lemeĥ estos sepdek-sepoble.

Tio montras la dekadencon de homaro, pro tio, en la sekva verseto, Biblio rakontas pri la naskiĝo de tria filo de Adamo, Set, kiu estos la prapatro de Noa.

Lemeĥ Setido[redakti | redakti fonton]

Lemeĥ filo de Metuŝelaĥ, patro de Noa kaj pranepo de Set, vivis, laŭ Genezo (5-31) 777 jaroj. Tiu nombro, 777 en Biblia simbologio signifas perfekteco, ĝi estas la malo de la Antikrista nombro 666 de Apokalipso. Oni povas vidi en Lameĥ Setido la malon de Lameĥ Kainido, pro tio ke li estis patro de Noa. Li mortis 5 jaroj antaŭ la Diluvo.


Gutenberg Bible.jpg patro:
Metuŝelaĥ

Biblia persono

En libroj:
Genezo

filoj:
Noa,