Lemnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Arumacoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Alismaloj Alismatales
Familio: Arumacoj Araceae
Juss.
Genro: Lemnoj Lemna
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La lemnoj (latine Lemna) estas genro el familio lemnacoj kun tre malgrandaj flosantaj plantoj, ĉe kiuj la folioj kaj kaj tigoj estas anstataŭataj de foliosimila organo, kiu sube portas radikojn. La planto reproduktiĝas per proliferado kaj iuj specioj povas kovri lagetojn kiel densa verda kovraĵo. La etaj floroj estas unuseksaj, konsistas el unu stameno kaj unu pistilo, kiujn brakumas spato.

El liaj specioj plej malgranda estas la tn. akvogrio (Wolffia arrhiza). Tiu florplanto estas senradika kaj grandas 1 mm.

Lemnoj kreskas en akvarioj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ŜEVĈENKO, Aleksandr; Nikolao Gudskov (scienca redaktoro). (2007). Ilustrita Enciklopedio de akvariaj fiŝoj. Moskvo: IMPETO, 13. ISBN 978-5-7161-0138-8.. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Lemnoj