Les Belles-sœurs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Belles-sœurs
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Michel Tremblay
Lingvoj
Lingvo Kebeki-franca lingvo
Eldonado
vdr

Les Belles-sœurs (La Bofratinoj) estas duakta drama komedio, unua kreaĵo de la Kebekia verkisto Michel Tremblay, verkita en 1965 kaj unuafoje publike legata je la 4-a de Marto 1968 de la Cercle des auteurs dramatiques en Centre du Théâtre d'Aujourd'hui, en Montrealo. La premiero okazis je la 28-a de Aŭgusto 1968 en Théâtre du Rideau Vert, en Montrealo, sub reĝisorado de André Brassard. Ĝi estas la unua Kebekia teatraĵo en Kebekia popola lingvo, nomata joual. En 1987, la franca revuo Lire metis tiun teatraĵon en la liston de la 49 spektendaj teatraĵoj konsistantaj la idealan bibliotekon de la tutmonda teatro.

En oktobro de 2018, Tamara Anna Koziej, Pola Esperantistino loĝanta en Saguenay, en Kebekio, decidis traduki la verkon en Esperanton kaj akiris la rajton tion fari.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Germaine Lauzon, Montreala dommastrino, gajnas milionon da glumarkoj Gold Star, (kutime ricevitaj kontraŭ aĉetoj en iuj nutraĵvendejoj), ebligantaj ŝin aĉeti diversajn varojn montratajn en la katalogo de la firmao. Ĉar necesas glui ilin en kajerojn, ŝi invitas parencinojn kaj amikinojn por dividi sian ĝojon kaj la laboron.

Tamen la etoso baldaŭ malboniĝas. Germaine vekas ĵazulon ĉe la aliaj virinoj, kiuj ŝtelas glumarkojn, amikecoj estas detruitaj, kaj Pierrette Guérin, fratino de Germaine, pekulino laboranta en kabaredoj, revenas post longa foresto, kio forte malplaĉas al iuj ĉeestantinoj.

En la fino, Germaine rimarkas la ŝtelon de la glumarkoj kaj finiĝas sola kun la restantaj glumarkoj.

Rolaro[redakti | redakti fonton]

Aperas en la verko 15 virinoj, kies aĝo varias de 20 ĝis 93 jaroj:

  • Germaine Lauzon, ĉefrolulo; ŝi ĵus gajnis milionon da glumarkoj kaj invitas parencinojn kaj amikinojn kunglui la glumarkojn.
  • Linda Lauzon, filino de Germaine
  • Marie-Ange Brouillette, najbarino de Germaine
  • Rose Ouimet, fratino de Germaine
  • Des-Neiges Verrette
  • Yvette Longpré
  • Gabrielle Jodoin, fratino de Germaine
  • Lise Paquette, amikino de Linda
  • Lisette de Courval
  • Thérèse Dubuc
  • Olivine Dubuc, bopatrino de Thérèse
  • Angéline Sauvé
  • Rhéauna Bibeau, amikino de Angéline
  • Ginette Ménard, amikino de Linda
  • Pierrette Guérin, fratino de Germaine

Temoj[redakti | redakti fonton]

La teatraĵo priskribas la vivon de la tiutempaj virinoj, submetitaj de katolikismo (ili ĉiuj genuiĝas antaŭ la radioaparato dum la diro de Rozario) kaj ĉiutagaj aktivaĵoj (ili kreas pri ili plendokanton listigantan ilian semajnajn taskojn, por konkludi, ke ilia vivo estas teda). Unu post la alia, ili venas al la fronto de la scenejo por vidigi sian ĵaluzon (Marie-Ange), denunci la seksumemon de edzo, al kiu ne eblas rifuzi, kiam li venas «postuli ŝian devon» (Rose), aǔ sciigi ilian maltrankvilon pri la estonteco (Pierrette).