Lewis Howard Latimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lewis Latimer)
Lewis Howard Latimer
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1848 (1848-09-04)
en Chelsea
Morto 11-an de decembro 1928 (1928-12-11) (80-jaraĝa)
en Flushing
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro George Latimer
Okupo
Okupo inventistoinĝeniero
vdr

Lewis Howard Latimer (naskiĝis la 4-an de septembro 1848, mortis la 11-an de decembro 1928) estis usona inventisto kaj porpatenta desegnisto por la ampolo kaj la telefono.[1][2]

Lewis Howard Latimer naskiĝis en familio de sklavoj nome Rebecca Latimer kaj George Latimer.[3] George Latimer estis sklavo de James B. Gray de Virginio. George Latimer fuĝis al libero en Bostono (Masaĉuseco), en oktobro 1842, kun sia edzino Rebecca, kiu estis sklavo de alia posedanto. Kiam Gray, la posedanto de George, aperis en Bostono por rekuperi ilin reen al Virginio, okazis epizodo de la movado por abolo de sklaveco, kun partopreno de gravaj abolistoj kiel William Lloyd Garrison. Oni kolektis financon por pagi al Gray 400 dolarojn por la libero de George Latimer.[3]

Lewis Latimer aliĝis al la Edison Electric Light Company en 1884. Latimer estis ricevinta patenton en januaro 1881 por la "Procezo de Karbonfabrikado", nome plibonigita metodo por la produktado de karbonfilamentoj por malpezaj ampoloj. Latimer laboris kiel inĝeniero, dezajnisto kaj eksperta atestanto en patenta plendado pri elektraj lampoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Lewis H. Latimer Dead. Member of Edison Pioneers. Drew Original Plans for Bell Phone". New York Times. 13a de decembro, 1928. Alirita la 1an de septembro 2019.
  2. Lewis Howard Latimer, biography.com. Alirita la 1an de septembro 2019.
  3. 3,0 3,1 Fouché, Rayvon, Black Inventors in the Age of Segregation: Granville T. Woods, Lewis H. Latimer, and Shelby J. Davidson, Baltimore & London: The Johns Hopkins University Press, 2003, (ISBN 0-8018-7319-3).
  4. Lewis Howard Latimer. National Park Service. Alirita 10a de junio 2007.