Lexicon Universale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frontpaĝo de Lexicon Universale

Lexicon Universale ("Universala Enciklopedio") estas enciklopedio verkita en latina lingvo de Johann Jacob Hofmann (1635-1706), loĝinta en Bazelo kaj Lucerno. Ĝi konsistas el kvar libroj po-1000-paĝaj.

Plena titolo

La verko havas jenan longan titolon :

Lexicon Universale, Historiam Sacram Et Profanam Omnis aevi, omniumque Gentium; Chronologiam Ad Haec Usque Tempora; Geographiam Et Veteris Et Novi Orbis; Principum Per Omnes Terras Familiarum [...] Genealogiam; Tum Mythologiam, Ritus, Caerimonias, Omnemque Veterum Antiquitatem [...]; Virorum [...] Celebrium Enarrationem [...]; Praeterea Animalium, Plantarum, Metallorum, Lapidum, Gemmarum, Nomina, Naturas, Vires Explanans. - Editio Absolutissima [...] Auctior [...]. - Leiden: Jacob. Hackius, Cornel. Boutesteyn, Petr. Vander Aa, & Jord. Luchtmans, 1698.

Tio ĉi signifas proksimume:

Universala leksikono, klariganta la historiojn sanktan kaj profanan de ĉiuj eraoj kaj de ĉiuj gentoj; la kronologiaĵon ĝis tiuj ĉi tempoj; la geografion de la malnova kaj nova ter-rondoj; la … genealogion de la familioj de la tuta tero; tiam la mitologion, la riton, la ceremoniojn kaj la tutan malnovaĵon de la tiamuloj …; … raporton pri … famaj homoj; krome la nomojn, naturon, fortojn de la bestoj, plantoj, metaloj, ŝtonoj, gemoj. Ekskluziva eldono.

Eksteraj ligiloj