Libro de Abrahamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ero de la papiruso konsiderata kiel fonto de la Libro de Abrahamo. La diferenco inter la tradukado de egiptologoj kaj la interpretoj de Joseph Smith havas konsiderindajn kontraŭdirojn.

La Libro de Abrahamo estas supozata traduko farita en 1835 de Joseph Smith de egiptaj papirusoj aĉetitaj al vojaĝanta mumia ekspozicio. Laŭ Smith, la libro estis "traduko de kelkaj antikvaj dokumentoj....kiuj pretendas esti la skribaĵoj de Abrahamo, kiam li estis en Egiptujo, nomata Libro de Abrahamo, skribita de sia mano, sur papiruso. La traduko de Smith priskribas la fruajn jarojn de la vivo de Abrahamo, inkluzive de lia vizio de la universo.

La verko estis kanonigita en 1880 de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kiel parto de la Multevalora Perlo. Tiel, ĝi estas doktrina fundamento por la Mormona Eklezio kaj fundamentismaj mormonaj grupoj de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ĝi ne estas konsiderata kiel religia teksto fare de la Komunumo de Kristo. Aliaj mormonaj sektoj havas malsamajn opiniojn pri ĝi, kelkaj akceptas aŭ ne la sanktecon de ĉi libro. La libro enhavas doktrinojn unikajn de Mormonismo