Lieder ohne Worte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komponisto de la „Lieder ohne Worte“ (Kantoj sen vortoj) kaj samtempe kreinto de nova ĝenronomo: Felix Mendelssohn Bartholdy

Sub la titolo Lieder ohne Worte (Kantoj sen vortoj) aperis ok kajeroj kun po ses lirikaj pianopecoj de la komponisto Felix Mendelssohn Bartholdy. La esploro supozas, ke la titolo estas memkreitaĵo de Mendelssohn.[1]

La ok kolektoj[redakti | redakti fonton]

Kajero 1 (op. 19, komponita ĉirkaŭ 1829–30) komence nomiĝis Melodioj por piano (Londono 1830); tamem kajero 2 2 (op. 30, komponita ĉirkaŭ 1833–34) jam portis la titolon Lieder ohne Worte jam en la unua eldono (Bonn 1835).[2] Ene de la sekva jardeko aperis kajero 3 (op. 38, komponita ĉirkaŭ 1836–37), kajero 4 (op. 53, komponita ĉirkaŭ 1839–41), kajero 5 (op. 62, komponita ĉirkaŭ 1842–44) kaj kajero 6 (Op. 67, komponita ĉirkaŭ 1843–45), nur plurajn jarojn post la morto de Mendelssohn aperis kajero 7 (Op. 85, komponita ĉirkaŭ 1834–45) kaj kajero 8 (op. 102, komponita ĉirkaŭ 1842-45).

Venetianisches Gondellied fis-Moll Op. 30 Nr. 6, Allegretto tranquillo

Nur kvin de la pecoj havas indiviuajn orignatitolojn: Venecia gondolkanto g-minora op. 19 n-o 6, Venecia gondolkanto f#-minora op. 30 n-o 6, Dueto Ab-maĵora op. 38 n-o 6, Popolkanto a-minora op. 53 n-o 5 und Venecia gondolkanto a-minora op. 62 n-o 5.[3]

Jenaj disvastigitaj nomoj ne devenas de la komponisto: Ĉasista kanto A-maĵora op. 19 n-o 3, Funebra marŝo e-minoro Op. 62 n-o 3, Printempa kanto A-maĵora op. 62 n-o 6, Ŝpinista kanto C-maĵora op. 67 n-o 4 und Infanpeco A-maĵora op. 102 n-o 5.

Muzika karaktero[redakti | redakti fonton]

Mendelssohn ligis en la plejmulto de siaj Lieder ohne Worte kanteblajn melodiojn kun trairaj akompanaj figuroj; malpli oftas ĥorecaj pecoj. Mankas kontrastaj mezpartoj tipaj por la karakterpeco de la 19-a jarcento.[4] Ofte komencas la akompanado, antaŭ ol la melodio ekas. Apudas „kantoj“ kun mallongaj, kadencaj antaŭ- kaj postludoj, sed ankaŭ pecoj, en kiuj la melodio eksonas je la komenco. La perfektaj figuraĵoj alproksimigas multaj komponaĵojn al virtuozaj koncertetudoj.

Pluaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Inter la verkoj de Mendelssohn troviĝas pluraj kantoj sen vortoj ne enprenitajn en la kolektojn samkiel Lied ohne Worte por violonĉelo kaj piano. Kelkaj aliaj komponistoj, inter ili Ĉajkovskij kaj Schönberg, transprenis la titolon de Mendelssohn por propraj verkoj (angl. song without words, frc. chanson / chant / romance sans paroles).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Riemann Musiklexikon. Mainz 1967 (Sachteil). Artikel Lied ohne Worte.
  2. The New Grove Dictionary of Music and Musicians. London 1980. Artikel Felix Mendelssohn.
  3. The New Grove Dictionary of Music and Musicians. London 1980. Artikel Song without words.
  4. Harvard Dictionary of Music. London 1970. Artikel Lieder ohne Worte.