Life of Pi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Life of Pi (Vivo de Pi) estas romano el 2001 fare de la kanada verkisto Yann Martel. Ĝi temas pri barata junulo Piscine "Pi" Molitor Patel, kiu estas la nura travivinto de ŝip-akcidento en la Pacifika Oceano. Li travivas dum monatoj sur eta sav-boato, sur kiu troviĝas ankaŭ tigro, kiun la ŝipo transportis.

La verko gajnis la 2002 Premion Booker.