Lignokarbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karbigejo
Brulanta lignokarbo

Lignokarbo (aŭ karbeto) estas iom karbosimila substanco produktita el ligno. Foje produktis ĝin lignokarbistoj, kiuj ofte apartenis al la plej mizeraj anoj de la vilaĝa socio, kaj ĝi estis farata en karbigejo.

La karbigejon oni devis konstrui en konvena loko – en ebenejo ŝirmata antaŭ vento kaj proksime de rojo. La produktado daŭris netutan semajnon ĉe mezgrandaj karbigejoj. Oni antaŭe uzis lignokarbon en gisejojvitrofarejoj. En Brazilo oni uzas lignokarbon ankaŭ por fabriki ŝtalon, ĉar ne estas ŝtonkarbo tie. Tion oni faris pasintece kaj faras plu ankaŭ aliloke.