Limoncello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hejmproduktita limoncello.

Limoncello ([limonĈElo] kaj en itallingva prononco: [limonˈtʃɛlːo]) estas italdevena likvoro el citrono produktita ĉefe en Suda Italio, speciale en la regiono ĉirkaŭ la Golfo de Napolo, la Duoninsulo Sorrento kaj la marbordo de Amalfi, kaj en la insuloj Procida, Ischia, kaj Capri.[1] Ĝi estas produktita ankaŭ en Kalabrio, Abruco, Basilikato, Apulio, Sicilio, Sardinio, Ligurio, Menton en Francio, kaj en la insulo Gozo de Malto. En norda Italio, la likvoro estas ofte referencata anstataŭe kiel limoncino [limonĈIno]. Ĝi estas ankaŭ populara hejmfarita likvoro, kun variaj receptoj disponeblaj rete kaj en publikaĵoj.

Kvankam estas ioma debato pri la preciza naskoloko de tiu alkoholaĵo, oni interkonsentas almenaŭ ke ĝi estas ĉirkaŭ jarcenta.[2][3]

Ĝi povas esti konsiderata kiel grava elemento de la Itala kuirarto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Homemade Limoncello". Imbibe. Alirita la 19an de Novembro 2018.
  2. Kristin Tillotson (3a de Julio, 2008). "Limoncello Citrus Liqueur Recipe Is Far From Lemonade". The Minneapolis Star Tribune. Alirita la 19an de Novembro 2018.
  3. Charles Perry (8a de Septembro, 2004). "Taste of a thousand lemons". The Los Angeles Times. Alirita la 10an de Aprilo 2012.