Lincoln Logs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Segilejo farita el Lincoln Logs.

Lincoln Logs (Linkolnaj bastonoj) estas usona porinfana ludilo konsistanta el alkroĉigataj miniaturaj bastonoj, uzitaj por konstrui malgrandajn fortikaĵojn kaj konstruaĵojn. Ili estis inventitaj de John Lloyd Wright, dua filo de la arkitekto Frank Lloyd Wright.[1] Lincoln Logs estis metitaj en la National Toy Hall of Fame en 1999. Je 2014 Lincoln Logs estis fabrikitaj de K'Nex.

La konstruludiloj estis origine faritaj el sekvojo, kun variaj koloroj por tegmentaj pecoj. En la 1970-aj jaroj la kompanio malsukcese enirigis ludilarojn faritajn tute el plasto, sed tuj revenis al reala ligno.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lincoln Logs Facebook. Lincoln Logos. Alirita 2014-08-29.
  2. Lincoln Logs - K'Nex. Arkivita el la originalo je 2016-09-06. Alirita Novembro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-06. Alirita 2015-11-27.