Lindsay Lohan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lindsay Lohan (2007)

Lindsay Dee Morgan Jade LOHAN (n. 2-an de julio 1986 en Novjorko, Novjorkio) estas usona aktorino, pop-kantistino kaj fotomodelo. Ŝi estas konata ĉefe pro siaj ludoj en serio de Disney-filmkomedioj.

Ŝi staris jam en aĝo de 3 jaroj antaŭ la televidaj kaj fotokameraoj kaj povas hodiaŭ rerigardi je 60 reklamaj filmetoj, inter ili ŝi aperis en reklamoj por Pizza Hut kaj Ford Motor Company. En aĝo de 17, ŝi aperis sur kovrilpaĝo de nordamerika kaj brita eldono de Vanity Fair.

Lohan debutis en la kinejo en 1998, kiam ŝi ludis ĝemelojn Hallie Parker kaj Annie James en filmo The Parent Trap. La komedio baziĝis sur libro de Erich Kästner.

Dosiero:Lindsay Lohan 2.jpg
Lindsay Lohan (2002)

Ŝi sukcesegis kiel aktorino en 2003 en filmo Freaky Friday, en kiu ŝi ludis Anna Coleman. Ekde 2004, ŝi provis sin kiel kantistino.

Ŝi altiris median atenton je si pro ŝia anoreksia maldikiĝo en 2005. Lohan en 2006 konfesis bulimion al usona magazino Vanity Fair. Ŝi aperis en tiu jaro multfoje sen suba kalsoneto kaj tiel ripetante median altiron de Britney Spears. Evidentiĝis ankaŭ, ke ŝi suferas je alkoholismo kaj drogaĉ-konsumado. Ŝi vizitis en 2007 minimume trifoje alkoholaĵ-deprenan klinikon.