Lindsay Lohan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lindsay Lohan
Persona informo
Lindsay Lohan
Naskonomo Lindsay Dee Lohan
Naskiĝo 2-an de julio 1986 (1986-07-02) (37-jaraĝa)
en Bronkso
Lingvoj angla vd
Loĝloko Dubajo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Cold Spring Harbor Jr./Sr. High School • Sanford H. Calhoun High School • Laurel Springs School vd
Familio
Patro Michael Lohan vd
Patrino Dina Lohan vd
Gefratoj Michael Lohan Jr. • Ali Lohan • Ashley Horn • Dakota Lohan vd
Edz(in)o Bader Shammas vd
Amkunulo Wilmer Valderrama • Harry Morton • Samantha Ronson vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo filmaktoro • kantistomodelo • televida aktoro • teatra aktoro • diskografa artisto • kantoverkisto vd
Aktiva dum 1989– vd
Verkado
Verkoj The Parent Trap ❦
Mean Girls ❦
Freaky Friday vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lindsay Dee Morgan Jade LOHAN (n. 2-an de julio 1986 en Novjorko, Novjorkio) estas usona aktorino, pop-kantistino kaj fotomodelo. Ŝi estas konata ĉefe pro siaj ludoj en serio de Disney-filmkomedioj.

Lindsay Lohan (2007)

Ŝi staris jam en aĝo de 3 jaroj antaŭ la televidaj kaj fotokameraoj kaj povas hodiaŭ rerigardi je 60 reklamaj filmetoj, inter ili ŝi aperis en reklamoj por Pizza Hut kaj Ford Motor Company. En aĝo de 17, ŝi aperis sur kovrilpaĝo de nordamerika kaj brita eldono de Vanity Fair.

Lohan debutis en la kinejo en 1998, kiam ŝi ludis ĝemelojn Hallie Parker kaj Annie James en filmo The Parent Trap. La komedio baziĝis sur libro Das doppelte Lottchen de Erich Kästner kaj estas refaro de filmo de 1961.

Lindsay Lohan (2002)

Ŝi sukcesegis kiel aktorino en 2003 en filmo Freaky Friday, en kiu ŝi ludis Anna Coleman. Ekde 2004, ŝi provis sin kiel kantistino.

Ŝi altiris median atenton je si pro ŝia anoreksia maldikiĝo en 2005. Lohan en 2006 konfesis bulimion al usona magazino Vanity Fair. Ŝi aperis en tiu jaro multfoje sen suba kalsoneto kaj tiel ripetante median altiron de Britney Spears. Evidentiĝis ankaŭ, ke ŝi suferas je alkoholismo kaj drogaĉ-konsumado. Ŝi vizitis en 2007 minimume trifoje alkoholaĵ-deprenan klinikon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]