Lipa (Beltinci)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lipa, hungare Kislippa estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Beltinci.

Municipo Beltinci en Slovenio, kie Lipa troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Lipa situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo.

Historio

La unua mencio pri Kislippa devenis de 1322. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Ĉiujare oni aranĝas festenon de terpomaj manĝaĵoj.

Fontoj

  • slovena Vikipedio
  • w.geopedia.si