Listo de roluloj de "Neon Genesis Evangelion"

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tio estas la listo de roluloj de la japana anime-serio Neon Genesis Evangelion kaj de la sekvantaj animaciaj filmoj. Ili estas dezajnitaj de Sadamoto Joŝijuki. La reĝisoro kaj ĉefa scenaristo Anno Hideaki de la anime-serio provis krei personojn de la roluloj tiel, ke ili prezentiĝas diverse al diversaj spektantoj, por preventi la unuecan teorion de okazantaĵo en la animeo. Iu vidas en la rolulo psiĥologian, historian, religianfilozofian simbolon, kiam aliaj vidas sin mem. Roluloj devas speguli diversajn partojn de la personeco de Anno Hideaki.

La maskota rolulo de la animeo Neon Genesis Evangelion estas Sklatera pingveno nome Pen Pen.

Pilotoj

La pilotoj de la meĥaoj "Evangelion" estas lernantoj, apartenantaj al la klaso 2-A de la lernejo 707 en la urbo "Tokio-3".

  • Ikari Ŝinĝi (碇 シンジ [Ikari Ŝinĝi])
SejuoOgata Megumi

Ĉefa heroo de la serio, piloto de Evangelion-01, "tria infano", 14-jaraĝa filo de Ikari Gendo kaj Ikari Jui. Li estas sinĝena adoleskulo, melankoliulo kaj introvertito. Post morto de lia patrino li estis forlasita de lia patro, anstataŭ kiu zorgis pri li lia instruisto. Rezulte Ŝinĝi kreskis al malkomunikema ermito, kiu emas al eskapo el malfacilaj situacioj. Li estis venigita de lia patro Gendo en Tokion-3, kie Gendo laboras en "NERV", sed evidentiĝis, ke la patro volas, nur ke lia filo pilotu Evangelionon. Ŝingi malfacile proksimiĝas kun homoj, li multe pasigas tempon sole, pripensadante sian vivon. La animeo multe atentigas al interrilatoj de Ŝinĝi kun aliaj roluloj. Li amikiĝis kun Toĝi kaj Kensuke, li sentas al Rej ion similan al parenca rilato, li okazas altirita al malorda rilato kun Aska.

  • Ajanami Rej (綾波 レイ [Ajanami Rei])
SejuoHajaŝibara Megumi

Piloto de Evangelion-00, "unua infano", 14-jaraĝa junulino. Dekomence la spektanto vidas ŝin forigitan, tute senemocian kaj emantan al soleco. Ŝi rilatas nur kun Ikari Gendo. Poste ŝi proksimiĝas al Ŝinĝi. Tamen Aska, kiu estas tre malsama, malŝatas kaj mokas ŝin. Evidentiĝas, ke Rej estas vazo por animo de "Anĝelo" Lilit kaj ke ŝi estas klono, kreita de Ikari Gendo kaj Fujucuki Kozo. Tiu klono devis esti uzata kiel ilon por atingi "Tutecon".

  • Aska Langlej (惣流・アスカ・ラングレー [Sōrjū Asuka Rangurē])
SejuoMijamura Juko

Piloto de Evangelion-02, "dua infano", 14-jaraĝa junulino. Ŝi venis el Germanio sur la ŝipo, kie Evangelion-02 estis transportata. Aska estas aroganta, egoisma kaj egocentra. Ŝi ofte estas kruda precipe kun Ŝinĝi. Aska havas tro altan opinion pri si kaj pri sia lerteco piloti Evangelionon. Krome ŝi havas akran aspiron al sendependeco. Aska enamiĝas al Kaĝi Rjoĝi, sed samtempe ankaŭ Ŝinĝi plaĉas al ŝi. Tamen ŝi ne povas korekte esprimi siajn sentojn al Ŝinĝi. Ekde unu momento ŝi falas en deprimon kaj ne plu kapablas efike piloti Evangelionon.

  • Suzuhara Toĝi (鈴原 トウジ [Suzuhara Tōĝi])
SejuoSeki Tomokazu

"Kvara infano", 14-jaraĝa junulo, piloto de Evangelion-03. Li estas tipa sportisto kaj ete estas huligano. Li etosumas kun sia amiko Kensuke. Komence Toĝi koleris al Ŝinĝi pro tio, ke Ŝinĝi hazarde vundis lian fratinon dum sia unua batalo kontraŭ "Anĝelo". Sed, kiam Toĝi (kune kun Kensuke) vidis malfacilecon de pilota laboro, li pardonis kaj ekrespektis lin. Rezulte Toĝi amikiĝis kun Ŝinĝi. Ekde konatiĝo kun Aska li establis kun ŝi fortan rilaton de reciproka malamo. Poste Toĝi konsentis iĝi piloto de Evangelion-03, se oni prenos lian fratinon al hospitalo de "Nerv". Antaŭ la fino li foriris el Tokio-3.

  • Nagisa Kaoru (渚 カヲル [Nagisa Kaoru])
SejuoIŝida Akira

"Kvina infano", piloto de Evangelion-02 anstataŭ deprima Aska. Oficiale li estas 15-jaraĝa kaj laŭ liaj propraj vortoj li naskiĝis dum la "Dua Bato". Kaoru aperis en la fino de la serio kiel nova piloto, sed baldaŭ evidentiĝas, ke li estas "Anĝelo". Li havas la plej altan nivelon de sinkronigo kun Evangelion. Kaoru rapide amikiĝis kun Ŝinĝi. Tamen li breĉas al sekreta nivelo de "NERV" por atingi Adamon kaj komenci "Trian Baton". Kiam Kaoru malkovris, ke tie estas ne Adamo sed Lilit, li petis al Ŝinĝi neniigi lin.

Laborantoj de "NERV"

  • Ikari Gendo (碇 ゲンドウ [Ikari Gendō])
SejuoTaĉiki Fumihiko

Estro de la organizacio "NERV", parto de Ŝinĝi kaj zorganto de Rej, 48-jaraĝa. Li responsas pri esploroj dediĉitaj al Evangelionoj, pri klonado de Ajanami Rej kaj pri Projekto de Plibonigo de la Homaro. Gendo estas malvarmsanga, neindignema kaj ferma homo. Li estas tre avara pri emocioj al sia filo. Li ne scias kiel konduti sin kun la filo. Gendo malvarme traktas lin eĉ kompare kun aliaj homoj. Li ĉiam absorbiĝas en sian laboron, ĉiam estas trankvila kaj koncentrita. Gendo konatiĝis kun Ikari Jui kaj Fujucuki Kozo en la Universitato de Kioto, studante tie. Lia antaŭ-edziĝa familio estas Rokobungi, kiun li ŝanĝis, kiam li edziĝis kun Ikari Jui. Post ŝia morto li havis rilatojn kun Akagi Naoko kaj poste kun ŝia filino Akagi Ricuko. Gendo rilatas al Rej iom pli varme, ol al aliaj homoj.

  • Fujucuki Kozo (冬月 コウゾウ [Fujucuki Kōzō])
SejuoKijokaŭa Motomu

Vic-estro de "NERV" kaj dekstra mano de Ikari Gendo. Gendo ne tre plaĉas al li, sed Kozo restas lia plej proksima persono kaj amiko. Kozo estis profesoro de meta-beologio en la Universitato de Kioto. En 1999 li ekinteresiĝis pri sciencaj esploroj kaj teorioj de Ikari Jui kaj iĝis ŝia scienca kondukanto. Baldaŭ li konatiĝis kun ŝia estonta edzo Gendo kaj protektis lin antaŭ la polico, kiel unu de siaj studentoj. En 2002, post "Dua Bato" dum ekspedicio de Gendo al restaĵoj de Antarktido Kozo komencis suspekti, ke Gendo kaj liaj kunuloj el "Seele" estas pli fortaj kaj danĝeraj, ol li pensis. En la jaro 2003 li kolektis pruvoj de veraj eventoj, rezultigintaj al "Dua Bato", kaj de partopreno de "Seele" en tiu katastrofo. Kozo venis kun tio al Gendo kaj Gendo konvinkis lin aliĝi ilin.

  • Kacuragi Misato (葛城 ミサト [Kacuragi Misato])
SejuoMicuiŝi Kotono

Kapitano, poste majoro, operacia komandanto de "NERV", 29-jaraĝa virino, zorganto de Ŝinĝi kaj Aska. Misato komandas pilotojn de Evangelionoj kaj difinas taktikon de bataloj kontraŭ "Anĝeloj". Ŝi estas sola elvivinto el scienca ekspedicio, estrita de ŝia patro kaj rezultiginta "Duan Baton". Post "Dua Bato" Misato estis en profunda ŝoko kaj ne parolas dum du jaroj. La servo en "NERV" iĝis por ŝi persona venĝo. Ŝi tre emociiĝas pri la pilotoj diference al cetera komandantaro. Aska kaj Ŝinĝi loĝas en apartamento de Misato en Tokio-3. Kvankam ŝi estas tre profesia kaj responsema pri la laboro, ŝi vivas hejme kiel tipa fraŭlo. Ŝi ne aranĝas sian apartamenton, tute ne scipovas prepari manĝaĵon, trinkas multe da biero — malplenaj boteloj abundas en ŝia hejmo. Antaŭe ŝi studis kun Akagi Ricuko kaj Kaĝi Rjoĝi. Misato estis amatino de Rjoĝi kaj ili revivigas sian romanon dum la serio. Ricuko estas ŝia amiko, sed ju pli Misato ekscias pri sekretoj de "NERV", des malpli ŝi fidas al Ricuko.

  • Akagi Ricuko (赤木 リツコ [Akagi Ricuko])
SejuoJamaguĉi Juriko

Kapo de scienca fako de "NERV", 30-jaraĝa virino. Ŝi estas laboremulo kaj ega fumanto, ŝatas katojn. Ricuko amikas kun Misato kaj Rjoĝi ekde studado. Iufoje ŝi montras kruelecon kaj malvarmsangecon. Kiel Ikari Gendo kaj Fujucuki Kozo ŝi plene scias pri vera esenco de Evangelionoj kaj de Rej. Ricuko scias ankaŭ pri Projekto de Kunlaboro, sed ne estas konate je kiu grado. Post la pridemandado, ŝi demoraliziĝas kaj sentas, ke Gendo perfidas ŝin kaj uzas ŝin kiel ŝian patrinon. Venĝante, Ricuko neniigas provizaj pseŭdopilotoj.

  • Kaĝi Rjoĝi (加持 リョウジ [Kaĝi Rjōĝi])
SejuoJamadera Koiĉi

Li estas responsema, societema, facile amikiĝas, aspektas kiel trankvila kaj certeca. Rjoĝi estas sufiĉe am-abunda. Lia hobio estas kreskigi akvomelonojn. En la komenco de la serio li estis kuratoro de Aska. Li plaĉas al Aska, sed li ne rilatas serioze al tiom junaj knabinoj. Rjoĝi estas duobla agento. Li laboras en "NERV" kiel speciala inspektoro de sekureco kaj samtempe esploras ĝin por "Seele". Tamen Rjoĝi havas personan celon sendependa de organizacioj. Li serĉas veron, kaŝitan malantaŭ "NERV", "Seele" kaj Projekto de Kunlaboro. Dum studado Rjoĝi estis amato de Misato, sed ili ĉesis rilaton pro ŝia decido. Kiam lia duobla ludo estis malkovrita, iu pafmortigis lin.

  • Hjuga Makoto (日向 マコト [Hjūga Makoto])
SejuoJuki Hiro

Ĉefleŭtenanto de operacia stabo de "Nerv", unu de tri operatoroj sub rekta komandado de Gendo kaj Kozo. Makoto aspektas kiel strangulo, kiu legas mangaon dum labor-paŭso. Sed li estas tre sperta kaj sprita teknikisto. Makoto avertis pri atako de "Anĝelo" Matoriil. Li ankaŭ helpis al Misato akiri ĉefan informon pri sekretaj aferoj de "NERV".

  • Ibuki Maja (伊吹 マヤ [Ibuki Maja])
SejuoNagasaŭa Miki

Ĉefleŭtenanto, administrantino de teknika fako de "NERV", operatoro de "Magi", unu de tri operatoroj sub rekta komandado de Gendo kaj Kozo. Dum la batalo kontraŭ "Anĝeloj" ŝia laboro estas senĉese kontroli koeficientojn de sinkronigo de la pilotoj de Evangelionoj, ilian interago kun maŝino kaj sendi ordonojn de Misato aŭ Gendo al la pilotoj. Maja malrespektas ian perforton kaj ofte demonstras abomenon, deturnante de la ekranoj dum la bataloj. Maja tre respektas Ricuko-n kaj nomas ŝin "sempaj".

  • Aoba Ŝigeru (青葉 シゲル [Aoba Ŝigeru])
SejuoKojasu Takehito

Ĉefleŭtenanto, administrantino de fako de komuniko kaj inform-analizo de "NERV", unu de tri operatoroj sub rekta komandado de Gendo kaj Kozo. Li estas tipa metalisto kaj cinika nihilisto. Ŝigeru ludas gitaron kaj iufoje gestas kvazaŭ li ludas ĝin.

Laborantoj de "Gehirn"

"Gehirn" ("cerbo" el [[germana lingvo|la germana]) estas organizacio, renomita poste al "NERV". La sekvaj roluloj laboris en "Gehirn" antaŭ ĝi iĝis "NERV".

  • Akagi Naoko (赤木 ナオコ [Akagi Naoko])
SejuoDoi Mika

Patrino de Ricuko, kreinto de sistemo de superkomputiloj "Magi", eks-kapo de teknika fako de "Gehirn". Dum laboro en "Gehirn" ŝi iĝis amaĵistino de Ikari Gendo post la morto de lia edzino. Post ke "Magi" estis finita en 2010, okazis konflikto inter Naoko kaj unua Rej. El vortoj de tiu Rej ŝi komprenis, ke Gendo nur uzis ŝin por garantii fidan laboron. Naoko sufokis ŝin kaj poste aŭ mem faris suicidon aŭ iu mortigis ŝin tiel, ke tio aspektu kiel suicido.

  • Ikari Jui (碇 ユイ [Ikari Jui])
SejuoHajaŝibara Megumi

Edzino de Gendo, patrino de Ŝinĝi. Jui studis en universitato de Kioto, kie ŝi konatiĝis kun Gendo kaj kun ŝia mentoro Fujucuki Kozo. Poste ŝi aliĝis al Laboratorio de Artefarita Evolucio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, estonta "Gehirn", situinta en la japana urbeto Hakone. En 2004 Jui pereigis dum kontakta eksperimento kun Evangelion laŭ oficiala versio, kvankam efektive ŝi estas sorbita de Evangelion kaj parto de ŝia animo vivas en Evangelion-01.

  • Sorju Kjoko Cepperin (惣流・キョウコ・ツェッペリン [Sōrjū Kjōko Cepperin], Zeppelin)
SejuoKaŭamura Maria

Patrino de Aska. Ŝi estis gvidanta specialisto en germana sekcio de "Gehirn", kiu iĝis tria sekcio de "NERV", ŝi partoprenis en ellaborado de Evangelion-02. Ankaŭ Kjoko iĝis viktimo de kontakta eksperimento kun Evangelion, post kiu ŝi ricevis seriozan damaĝon de menso. Kjoko iĝis psike nestabila kaj komencis kredi, ke pupo estas ŝia filino kaj Aska estas alia knabino.

Aliaj Lernantoj

  • Ajda Kenske (相田 ケンスケ [Aida Kensuke])
SejuoIŭanaga Tecuja

Junulo, kiu lernas en la klaso 2-A de la lernejo 707 en "Tokio-3", amiko de Toĝi. Li ankaŭ iĝas amiko de Ŝinĝi. Kensuke penas fari bonajn interrilatojn kun homoj. Li estas freneza pri milita tekniko kaj iras al marŝoj sur montetoj de Tokio-3, kie li ludas militon. Kensuke fieras, ke li estas konatulo de piloto de Evangelion kaj revas mem iĝi piloto. Kiel Toĝi li estas admiranto de Kacuragi Misato. Antaŭ la fino lasas Tokion-3.

  • Horaki Hikari (洞木 ヒカリ [Horaki Hikari])
SejuoIŭao Ĝunko

Klasestrino de la klaso 2-A de la lernejo 707. Hikari responseme kaj serioze rilatas al sian devoj. Ŝi iĝis la plej bona kaj eble sole vera amikino de Aska en Japanio. Kvankam Hikari konfliktadas kun Toĝi, Aska helpas al ŝi kompreni, ke efektive li plaĉas al ŝi. Hikari zorgas pri siaj fratinoj, bone preparas manĝaĵon.