Litro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La litro estas mezurunuo de volumeno simbolita per lL. La L estis enkondukita kiel simbolo por litro, por eviti miskomprenojn kun cifero 1, kaj kutimas ĉefe en la angla- kaj franclingvaj regionoj.

La baza unuo por volumeno en SI estas la kubmetro (m³). Unu litro egalas al milono de kubmetro. (1 L = 0,001 m³).

Kubo kun eĝoj (randoj) de 10 centimetroj havas la volumenon de unu litro.

Historio

1793 la litro enkondukiĝis en francio ol "respublika unuo" kaj identiĝis al 1 kuba decimetro.

1879 la CIPM transprenis la francan difinon de la litro kaj diktis la uzon de "l" (malgrandletera L) kiel simbolo.

1901 redifinis la 3-a CGPM la litron al la volumeno kiun 1 kg havas je la temperaturo de sia plej alta denso kaj premo de 1013,25 hPa (normala premo). Tiel la litro estis 1,000028 dm³. Kun tiu nova tasko de la litro, kunligi mason kaj volumenon per natura konstanto de akvo, pura akvo pezis eksakte 1,0000 kg/l (sed plu 999,975 kg/m³).

Poste oni ŝanĝis la difinon al akva temperaturo de 4 °C (la temperaturo de la plej alta denso estas 3,98 °C). Tie pura akvo pezis refoje iom malpli ol 1 kg/l.

1964 je la 12-a CGPM oni restaŭrigis la difinon de 1793. De tiam la litro estas ree eksakte unu kuba decimetro, kaj akvo pezas – kiel antaŭ 1901 – 0,999975 kg/l.

1979 je la 16-a CGPM permesiĝis la grandletera L ol alternativa simbolo por la litro. Samtempe oni eldiris la volon teni nur unon de la du simboloj. 1990 oni nur diagnozis ke ĝi estis tro frua per fina decido.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://physics.nist.gov/cuu/Units/outside.html greke http://www.bipm.org/utils/en/pdf/si-brochure.pdf greke http://physics.nist.gov/cuu/Units/units.html greke http://conversion.konverter-jedinica.com greke http://www.npl.co.uk/npl/reference/international.html