Little Free Library

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Little Free Library
neprofitcela organizaĵo
Komenco 2009 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Hudson
Fondinto(j) Todd Bol vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Duflanka librejeto en Bruselo estas ankaŭ artaĵo

Litte Free Library (lit. senpaga biblioteketo) estas internacia neprofitcela organizaĵo[1], kies misio estas antaŭenigi la legadon de libroj per ebligo de libera interŝanĝo de libroj tra la mondo. La precipa eco de la organizaĵo estas la surstrataj libroservoj por interŝanĝi librojn: ĉiu povas libere preni librojn por legi aŭ kompletigi per siaj propraj libroj interŝanĝe. Pli ol centmilaj publikaj libro-interŝanĝoj estis jam registritaj ĉe la organizaĵo sub la oficiala emblemo Little Free Librariy.

Estas ĉirkaŭ 25 mil librodometoj (budoj) en preskaŭ 100 landoj de la mondo, al kiuj la organizaĵo donis oficialajn numerojn. Ĉiuj troveblas sur la mapo de la retejo laŭ elektita loko. La organizaĵo disvolvis projektojn por 'konstrui' bibliotekojn kaj ankaŭ vendas jam produktitajn librejajn kestojn kaj diversajn helpilojn [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua 'librodometo' estis instalita en 2009 de Todd Bol en Viskonsino (Usono)[3]. Ĝi celis honori la memoron de sia patrino, instruistino, kiu ŝatis legi. Lerneja dometo-modelo estis elektita por la biblioteko. Pleniginte ĝin el libroj, Todd Bol instalis la librejeton sur leterkeston antaŭ la domo. Amikoj kaj najbaroj ŝatis la ideon, do ili ankaŭ starigis similajn dometojn kun la surskribo "Prenu libron + Donacu libron". T. Bol provis uzi reciklitajn materialojn por la produktado de sia surstrata librotenejo. Rick Brooks, kiu interesiĝas pri socia merkatado, kontribuis al tiu ideo kaj kontaktis amaskomunikilojn, ne-profitcelaj organizaĵoj kaj eblaj sponsoroj.

En la somero de 2010, la koncepto de librejoj ekkompreniĝis: ĉiuj originalaj modeloj estis faritaj el reciklitaj materialoj, kaj ilia celo estis faciligi la interŝanĝon de libroj kaj instigi homojn por la komuna bono. La biblioteko estis prezentita en foiro en septembro 2011. La senpaga biblioteka projekto ricevis multan atenton de la loka kaj landa gazetaro en 2012 kaj transformiĝis al movado kiu en 2012 oficiale estis registrita kiel neprofitcela organizaĵo "Litte Free Library" (lit. Libera Senpaga Biblioteko) en majo.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo

Mapo de senpagaj bibliotekoj Arkivigite je 2016-02-03 per la retarkivo Wayback Machine

Litovaj bibliotekoj

(de) Liberaj libro-interŝanĝŝrankoj en Malsupra Saksio

(de) Liberaj libro-interŝanĝdometoj en Sachsen-Anhalt (en 2020 ne ankoraŭ en Herzberg-am-Harz)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Little Free Library Ltd." Exempt Organizations Select Check, Enlanda Enspeza Servo (Internal Revenue Service).
  2. Knygos arčiau žmonių. Arkivita el la originalo je 2016-05-09. Alirita 2020-10-31.
  3. (en) Ross, Jenna, "After terminal cancer diagnosis, Little Free Library founder feels like 'the most successful person I know", Star Tribune, la 18-an de oktobro 2018.