Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ
Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ |
Dato de naskiĝo | 13-a de julio 1935 |
Naskiĝloko | Ŝuja |
Dato de morto | 28-a de julio 2017 [#] |
Mortoloko | Rusio [+] |
Aĝo | 88 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomino |
Geografio | |
Ŝtato | Sovetunio |
Familio | |
Edz(in)o | Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ [+] |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | rusa lingvo [+] |
Parolata lingvo | rusa lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ (Ukraine : Людмила Іванівна Черних, ruse : Людми́ла Ива́новна Черны́х ; naskiĝis la 13-an de julio 1935 en Ŝuja, mortis la 28-an de julio 2017 en Rusio) estis sovetia astronomino Ŝi edzigis la rusan astronomon Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ.
Ŝi ricevis sian diplomon en la Ŝtata Pedagogia Universitato de Irkutsk. Inter 1959 kaj 1963, ŝi laboris en la "Laboratorio Tempo kaj Frekvenco" de la Nacia Instituto de Esploro pri Fizikoteknaj kaj Radioteknaj Mezuroj de Irkutsk. Ŝi tie faris astrometriajn observojn por la "Servo pri la Tempo".
Inter 1964 kaj 1998, ŝi estis scienca laborantino en la instituto pri teoria astronomio de la Rusia Akademio de Sciencoj. Ŝi laboris pri la observadoj faritaj elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno. De 1998 ŝi laboras en la Krimea astrofizika observatorio.
Ŝi malkovris 267 asteroidojn , kelkajn kun sia edzo kaj kolego Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ, aliajn kun sia kolegino Tamara Miĥajlovna Smirnova.
La asteroido 2325 Ĉerniĥo estis tiel nomita en honoro de ŝi kaj de ŝia edzo.