Llibert Puig i Gandia

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Llibert Puig i Gandia (Sabadell, 1933) estas kataluna Esperanto-aktivulo. Lerninta Esperanton en la unua postmilita kurso en sia naskiĝ-urbo, li tuj fariĝis estrarano de la nov-fondita Centro de Esperanto Sabadell, kies prezidanto kaj bulten-redaktoro li poste fariĝis dum jardekoj. Li kunfondis ankaŭ Teatran Junularan Grupon kaj tradukis por ĝi.

Relanĉinto de la kataluna Esperanto-movado, li organizadis la jarajn esperanto-renkontiĝojn (vd. Barcelon-Provinca Esperantista Renkontiĝo kaj Kataluna Esperantista Renkontiĝo) kaj prezidis la Kunordigan Servon de Hispana Esperanto-Federacio en Katalunio. En 1980 li kunfondis Katalunan Esperanto-Asocion kaj en diversaj periodoj fariĝis ties prezidanto, sekretario, kasisto aŭ redaktoro de la asocia organo, Kataluna Esperantisto.

En 1978 li kunfondis IKEL kaj ekmembris en ties estraro.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj