Lodovico Castelvetro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lodovico Castelvetro
Portreto de frua 18-a jarcento de Castelvetro
Portreto de frua 18-a jarcento de Castelvetro
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1505 (1505-01-01)
en Modeno
Morto 21-an de februaro 1571 (1571-02-21) (66-jaraĝa)
en Chiavenna
Lingvoj itala
Okupo
Okupo filologo • literaturkritikisto
vdr

Lodovico CASTELVETRO (ĉ. 1505–1571) estis grava figuro en la evoluado de novklasikismo, precipe en dramo. Inspirita de la verkoj de Aristotelo pri la greka teatro, li gvidis al vasta adopto de la Tri Unuecoj, kiel drameca normo.

Castelvetro naskiĝis en Modeno, Italio, kaj mortis en Chiavenna.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poetica d'Aristotele

Lia Poetica d'Aristotele vulgarizzata e sposta ("La Poetiko de Aristotelo tradukita en la vulgara lingvo kun rimarkoj") estis vokita la plej fama itala renesanca raportado pri Poetiko[1] de Aristotelo.

Lia supozita okupiĝo en traduko de protestantaj tekstoj kaŭzis al li problemon kun la Katolika Eklezio. Li estis etikedita herezulo en 1557 kaj forpelita al ekzilo for de lia indiĝena Italio.

Lia Giunta, raportado sur la Prozo della volgar lingua de Pietro Bembo, estas unu el la plej fruaj tekstoj traktantaj la italan gramatikon, kaj lingvistikon ĝenerale. Liaj samtempuloj kontraŭargumentis, ke liaj teorioj estis tro filozofiaj por tiuj tempoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Preminger, Alex kaj T. V. F. Brogan, et al., The New Princeton Encyclopedia of Poetry and Poetics, 1993. New York: MJF Books/Fine Communications

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrew Bongiorno (eldonisto kaj tradukisto), Castelvetro on the Art of Poetry (1984)
  • Stefano Jossa, ‘Ludovico Castelvetro between Humanism and Heresy’, en F. De Donno, S. Gilson (eld), Beyond Catholicism : Heresy, Mysticism, and Apocalypse in Italian Culture (New York: Palgrave/Macmillan, 2014), pp. 77–103. ISBN 1137342021