Lokomotivestro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La laborejo de lokomotivestro en germana ICE-Trajno

Lokomotivestrotrakciilkondukisto estas persono, kiu ŝoforas trajnon (vagonaron) kaj respondecas pri la lokomotivo kaj pri sekura veturado.

[redakti] Trejnado

Pro la multo de necesaj scioj la speciala trejnado de lokomotivestro daŭras kelkloke plurajn jarojn. Antaŭkondiĉo, kiu varias de lando al lando ofte estas finlernado de teknika profesio aŭ finekzameno de teknika/matematika gimnazio kaj aĝo de minimume 21 jaroj, bona vidkapablo (aparte nenia kolorblindeco). La lernendaĵoj inkluzivas: scion pri la fizikaj ecoj de trajno kaj reloj, rapido, reago ĉe deklino, krome scion pri la relo-reto, la stacioj, vojoj kun specialaj malfacilaĵoj, rapidlimigoj, fervojosignaloj, la juraj rajtoj kaj devoj. Kaj ĉion ĉi lokomotivestro en internacia trafiko devas scii ankaŭ pri la najbaraj landoj.

[redakti] Taskoj

La taskoj de lokomotivestro korespondas al tiuj de piloto de aviadilo: ŝi aŭ li respondecas pri sekura laŭregulara veturado de trajno, kaj kompreneble pri obeo al la horaro.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  en - Run-A-Locomotive. TTT-ejo kun trajnpilota simulatoro de museo en Kalifornio.

Pri specialaj kondiĉoj de trenado de trajnkondukistoj en

Ekstera ligilo  Usono (angle)
Ekstera ligilo  Barato (angle)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj